Ludvig Holberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko Holbergo
(1684-1754)
norvega historiisto kaj dramverkisto
norvega historiisto kaj dramverkisto
Persona informo
Naskiĝo 13-a de decembro1684
en Bergen,  Norvegio
Morto 28-a de januaro 1754
en Kopenhago,  Danio
Tombo Sorø Klosterkirke vd
Etno Norvegoj vd
Lingvoj latinadana vd
Ŝtataneco NorvegioDanio vd
Alma mater Universitato de Bergeno
Universitato de Kopenhago
Universitato de Oksfordo
Subskribo Ludvig Holberg
Familio
Patro Christen Nielsen Holberg vd
Patrino Karen Lem vd
Profesio
Alia nomo Hans Mikkelsen vd
Okupo verkistofilozofodramaturgohistoriisto • eseisto • aŭtobiografo • romanisto • scenaristo • universitata instruisto • poeto vd
Aktiva en Kopenhago vd
Aktiva dum 1711– vd
Verkado
Verkoj The Political Tinker vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludvig HOLBERG [LUDvig HOLberg] (3-an de decembro 168428-an de januaro 1754) estis verkisto, filozofo, historiisto kaj dramisto, naskita en Bergen dum la tempo de la Danio-Norvegia duobla monarkio, plejparte dum lia plenkreskuleco loĝis en Danio.

Inter liaj influoj estis humanismo, klerismo kaj la Baroko. Oni konsideras Holberg kiel fondinto de moderna dana kaj norvega literaturo, kaj li estas plej konata pro la komedioj kiujn li verkis en 1722-1723 por la teatro en Lille Grønnegade en Kopenhago.

Skribado[redakti | redakti fonton]

Oni povas dividi liaj skribaĵoj en tri periodojn. Unue 1711—1718, plejparte historion; due 1719—1731, plejparte satira poezio kaj sceno-komedioj; trie 1731—1750, plejparte filozofio.

Lia fekunda produktado da komedioj dum la meza periodo okazis pro lia rolo kiel ĉefverkisto ĉe la unua publika teatro de Denmark, malfermita en Kopenhago en 1721.

Tiuj komedioj estas la verkoj sur kiu lia famo hodiaŭ ripozigas, kaj ili estis tuje tre sukcesa.

Tamen post la Kopenhago-Fajro de 1728, malprospero kaj puritanismo venis al la lando, kaj sekvante li forigis siajn komediojn kaj ŝanĝis al filozofiaj kaj historiaj skribaĵoj en 1731.

Tributoj[redakti | redakti fonton]

Edvard Grieg verkis Fra Holbergs tid (Op. 40) por honori Holberg. La muziko estas en la stilo de kampardancoj el la tempo de Holberg.

La Norvega Universitato de Bergen kontrolas la Holbergprisen (Holberg Premio).

Ekzistas urbeto nomita laŭ Holberg ĉe norda Vankuver-insulo, Brita Kolumbio, Kanado. Ĝin fondis danaj enmigrintoj en 1907.

Ekzistas statuo da Holberg kaj bulvardo kun lia nomo (Holbergsallmenningen) en la centro de Bergen, Norvegio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Komedioj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova konservita afiŝo por unu el la teatraĵoj de Holberg, Mester Gert Westphaler, 1722.
  • Den Politiske Kandestøber, 1722
  • Den Vægelsindede, 1722
  • Jean de France eller Hans Frandsen, 1722
  • Jeppe paa Bjerget eller den forvandlede Bonde, 1722
  • Mester Gert Westphaler, 1722
  • Barselstuen, 1723
  • Den ellefte Junii, 1723
  • Jacob von Tyboe eller den stortalende Soldat, 1723
  • Ulysses von Ithacia, 1723
  • Erasmus Montanus eller Rasmus Berg, 1723
  • Don Ranudo de Colibrados, 1723
  • Uden Hoved og Hale, 1723
  • Den Stundesløse, 1723
  • Hexerie eller Blind Allarm, 1723
  • Melampe, 1723
  • Det lykkelige Skibbrud, 1724
  • Det Arabiske Pulver, 1724
  • Mascarade, 1724
  • Julestuen, 1724
  • De Usynlige, 1724
  • Kildereisen, 1725
  • Henrich og Pernille, 1724-1726
  • Den pantsatte Bondedreng, 1726
  • Pernilles korte Frøkenstand, 1727
  • Den Danske Comoedies Liigbegængelse, 1727
  • Den honette Ambition, 1731
  • Plutus eller Proces imellom Fattigdom og Riigdom, publ. 1753
  • Husspøgelse eller Abracadabra, publ. 1753
  • Philosophus udi egen Indbildning, publ. 1754
  • Republiqven eller det gemeene Bedste, publ. 1754
  • Sganarels Rejse til det philosophiske Land, publ. 1754

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Peder Paars, 1720
  • fire Skæmtedigte, 1722
  • Metamorphosis eller Forvandlinger, 1726

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Nicolai Klimii iter subterraneum, 1741. (Tradukis al Danish de Hans Hagerup en 1742 kiel Niels Klims underjordiske Rejse.)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Moralske Tanker, 1744
  • Epistler, 1748–54
  • Moralske Fabler, 1751
  • Tre latinske levnedsbreve, 1728-1743

Historiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Introduction til de fornemste Europæiske Rigers Historier, (Enkonduko al la Historioj de la Plej Grandaj Eŭropaj Imperioj, 1711
  • Morals Kierne eller Introduction til Naturens og Folke-Rettens Kundskab, (La kerno de la Moraleco aŭ Enkonduko al la Juro Natura kaj Internacia, 1716)
  • Dannemarks og Norges Beskrivelse, (Priskribo de Danio kaj Norvegio, 1729)
  • Dannemarks Riges Historie, (Historioj pri la Dana Regno, 1732-1735)
  • Den berømmelige Norske Handel-Stad Bergens Beskrivelse, (Priskribo pri la fifama komerco-urbo Bergen, 1737)
  • Almindelig Kirke-Historie, (Ĝenerala Historio pri la Eklezio, 1738)
  • Den jødiske Historie fra Verdens Begyndelse, fortsat til disse Tider, (La historio de la judoj ekde la komenco de la mondo, ĝis la nunaj tagoj, 1742)
  • Adskillige store Heltes og berømmelige Mænds sammenlignede Historier, (Pluraj grandaj herooj kaj Komparaj historioj pri famaj homoj, 1739-1753)
  • Adskillige Heltinders og navnkundige Damers sammenlignede Historier, (Pluraj heroinoj kaj Komparaj historioj pri Rimarkindaj virinoj, 1745)


Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiun artikolon enhavas tekston tradukita el la responda anglalingva vikipedio-artikolo de 10 Majo 2010.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Jeppe sur la Monto (traduko de Odd Tangerud)
  • Jeppe sur la Monto (traduko de Jeppe paa Bjerget)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]