Luterana malnova preĝejo (Békéscsaba)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana malnova preĝejo de
Békéscsaba
Luterana malnova preĝejo de Békéscsaba
Luterana malnova preĝejo de Békéscsaba
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Békéscsaba
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko (turo)
Konstruado
Specifo
Longo 40 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Luterana malnova preĝejo (konata ankaŭ luterana malgranda preĝejo) estas eklezia historia monumento en urbo Békéscsaba (Hungario). Ĝi estas la plej malnova kirko de la urbego. Oni nomumas Békéscsaba la luterana Romo pro la forta luterana eklezio.

Luterana malnova preĝejo en Békéscsaba

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la turka erao en la apenaŭ loĝata Békéscsaba luteranaj slovakoj alvenis. Ili tuj konstruis kirketon el ligno kaj argilo por ne fanfaroni pro la kontraŭreformacio. En 1723 ili malkonstruis ĝin kaj en la sama loko konstruis pli bonan, jam el lomoj kaj brikoj. La altaro alvenis el Buda en 1728, la sonorilo en 1731 (funkcianta en sonorilostablo), la orgeno en 1733. Kiam la pastro estis Sámuel Tessedik (pastro, 1710–1749), estis konstruita pli granda sentura kirko el brikoj en 1745 dum kvin monatoj. Post 4 jaroj la menciita pastro estis entombigita ene de la preĝejo. En 1760 oni konstruis kampanilon anstataŭ la sonorilostablo. En 1733 oni konstruis krucnavon. Inter 1783–1785 turo estis konstruita, supre oni instalis hejtitan ĉambron por la fajrobrigado. Sub tiu ĉambro estis alia ĉambro, kie la sonorilisto loĝis. Tiutempe en Békéscsaba vivis la plej granda luterana grupo de Hungarlando. En 1858 interne okazis pluraj laboroj pri la establaĵoj. En 1896 pli nova orgeno alvenis, tiutempe oni kreis pli novajn predikejon kaj altaron. Tiu ĉi preĝejo jam ne sufiĉis por la urbo, tial oni konstruis kontraŭe alian kirkon inter 1807–1824. En 1975 la kirko estis restaŭrita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en mezo de la urbo laŭ trotuaroj de stratangulo. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo. Krom la enirejo po unu grandaj fenestroj troviĝas en la fasado. Interne estas galerioj, foje etaĝaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.