Luterana preĝejo (Békéscsaba-Jamina)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Békéscsaba-Jamina
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Békéscsaba
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1876
Konsekrinto Gusztáv Szeberényi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ernő Sztraka
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 800 personoj
Alto 45 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas eklezia konstruaĵo en urbo Békéscsaba, en urboparto Jamina (konata ankaŭ Erzsébethely) (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko oni konstruis preĝdomon el argilaj brikoj en 1861 kaj 1862. Apude oni faris sonorilostablon, eĉ oni aĉetis orgenon. En la jaroj 1875 kaj 1876 oni malkonstruis ka preĝdomon kaj konstruis la nun videblan kirkon. La altaro alvenis el Luterana malnova preĝejo (Békéscsaba). En 1881 la malnova orgeno estis ŝanĝita al nova, poste denove alvenis pli nova en 1949. En 1896 oni metis horloĝon en la turon. La interna parto estis renovigita en 1929, poste plenaj renovigoj okazis en 1963, 1976 kaj 2018.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en korto, kie krom la preĝejo multe da arboj kreskas. La fasado estas simetria, meze la turo iom reliefas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo. Krom la enirejo diversaj fenestroj troviĝas en la fasado. La navo finiĝas en absido, kiu estas pli malalta, ol la navo. La malsupra altara bildo prezentas Kriston sur la kruco, la supra bildo Jesuon parolantan kun virino el Samario. La pentristo estis Antal Haan. Ĉe la altaro staras skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.