Luterana preĝejo (Balassagyarmat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Balassagyarmat
Luterana preĝejo en Balassagyarmat
Luterana preĝejo en Balassagyarmat
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balassagyarmat
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Nógrád
Dato de konsekro 1786
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Balassagyarmat.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento jam en 1577 vivis luteranoj en la tiama urbeto Gyarmat. Ili konstruis kirkon en 1785 en rando de la urbeto, kie dum dominado de turkoj oni pendumis homojn. Permeso al la turo alvenis nur en 1793, la sonoriloj estis faritaj jam en la antaŭa jaro. Incendio okazis en 1809, post 3 jaroj la plena preĝejo denove estis en bona stato. Interne en 1836 estis konstruita la korusa galerio. La orgeno alvenis en 1862. En fino de la 2-a mondmilito kanonokuglo trafis la preĝejon, baldaŭe la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto en korto. Ŝtupoj kuras al la enirejo, sed ankaŭ granda ŝtona kruco etendiĝas tie. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo. La sakristio aliĝas al la sanktejo. Kálmán Tichy pentris la nun videblan ĉefaltaran bildon pri Kristo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]