Maria Elworthy-Posenaer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Posenaer
Maria Elworthy-Posenaer en 1911
Maria Elworthy-Posenaer en 1911
Persona informo
Naskiĝo 1874
en Antverpeno
Morto 1956
en Antverpeno (Wilrijk)
Lingvoj Esperanto
Nacieco belgo (flandra)
Ŝtataneco Belgio
Subskribo Maria Elworthy-Posenaer
Familio
Frat(in)o Joseph Posenaer
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Rikke - Tikke - Tak; Amu Unu la Alian; La Morto de l' Amato; Pri la Muziko de l' Vivo, Ne Dezirita; Ni Virinoj; La Kermeso en Monso
Verkis en Esperanto Mi Amas Vin!; La Malnova Domo; Patrinjo
vdr

Maria Elworthy-Posenaer [POzenar] (antaŭ sia edziniĝo nomiĝis Maria Posenaer) (naskiĝis la 19-an de oktobro 1874 en Antverpeno, mortis la 25-an de marto 1956 en Wilrijk) estis belga esperantistino kaj tradukistino nederlanda-franca-angla-Esperanto. Ŝi estis filino de Franciscus Stephanus Jacobus Posenaer kaj Maria Theresia Josephina De Bruyn, kaj fratino de Felix kaj de la pentristo Jozef Posenaer (1876 - 1935). En 1916 ŝi edziniĝis en Britio al Robert Elworthy, 78-jara emerita ŝtatoficisto.[1]

Ŝi lernis Esperanton en 1906 [2], estis membro de la LLK de la UK 1911 kaj de la UK 1928 kaj komitatano de Belga Ligo Esperantista.

Esperanta biografieto aperis en Belga Esperantisto, decembro 1954, p. 77-78; nekrologo en la sama revuo, aprilo 1956, p. 29.

Honorigo[redakti | redakti fonton]

Dum la 35a Belga Kongreso de Esperanto en Bruselo (12-14 majo 1951) ŝi estis honorigita de la Fondaĵo Antoinette Jennen kiel plej meritplena esperantisto de la jaro.[3]

Originalaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

El la nederlanda al Esperanto ŝi tradukis i.a.:

El la franca al Esperanto ŝi tradukis i.a.:

  • La Kermeso [8] en Monso (La Ducasse de Mons) (en Belga Esperantisto, decembro 1909, p. 58)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Church of England Marriages and Banns, St Mary Magdalene, Peckham, 2 oktobro 1916.
  2. Belga Esperantisto, novembro 1936, p. 84.
  3. Le Soir, 16.5.1951.
  4. Belga Esperantisto, novembro 1912, p. 23.
  5. Belga Esperantisto, majo 1925, p. 69.
  6. Belga Esperantisto, oktobro 1936, p. 79.
  7. Menciita en Belga Esperantisto, decembro 1912, p. 15.
  8. urba festo
  9. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo
  10. Esperanto-kolekto de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, Antverpeno
  11. Letterenhuis, Antverpeno, arĥivaĵo