Metodista preĝejo (Nyíregyháza)
Metodista preĝejo de Nyíregyháza | |
---|---|
Metodista preĝejo en Nyíregyháza
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyíregyháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | metodismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Metodista preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en Nyíregyháza.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1753 slovakoj estis allogitaj el Szarvas, Csaba, Mezőberény, Orosháza por kulturi la teron. Iliaj idoj estis protestantoj, kelkaj el ili komencis sekvi predikistojn pri metodismo en la frua 20-a jarcento. Formiĝis grupo, kiu aliĝis al la hungara metodisma eklezio en 1921. Post 2 jaroj jam ili konstruis kapelon. Post kelkaj jaroj en Nyíregyháza funkciis la plej granda hungara metodisma grupo (slovaklingva). En 1930 ili nombris 400 homojn. Post la 2-a mondmilito plejparto de la grupo translokiĝis al Ĉeĥoslovakio. Dum la komenciĝanta socialismo aliĝis ofte hungarlingvanoj, la lingvo ŝanĝiĝis al la hungara. En 1974 la metodistoj travivis krizon pro interna persona konflikto, eĉ en 1981 la ŝtato akceptis pli novan metodisman eklezion.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa konstruaĵo situas inter domoj laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la enireja pordo funkcias. En la teretaĝo estas normalaj fenestroj, etaĝe jam pli grandaj, malsupre rektangulaj, supre duonrondaj. En la unua etaĝo meze malferma balkono estas videbla, plej supre ornamaĵo, sur la pinto kruco.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- [1]
- [2] Arkivigite je 2019-01-03 per la retarkivo Wayback Machine