Palaco Gróf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palaco Gróf estas impona palaco, la plej granda secesia konstruaĵo en Szeged.

Palaco Gróf

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefprokuroro de Szeged konstruis tiu ĉi palacon en 1913, kie havas loĝejojn la riĉaj oficistoj, krome sur la teretaĝo trovas lokon kontoroj de advokatoj. En 2006 oni deklaris la palacon historia monumento. En 2013 la tegmento estis riparita.

La konstruaĵo restis senŝanĝa dum preskaŭ cent jaroj kaj estas ankoraŭ uzita hodiaŭ kiel loĝejoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La palaco situas en trapeza parcelo, en 3 lateroj trotuaroj limas ĝin. La konstruaĵo estas trietaĝa kun keloj kaj tegmento. La fasado havas en ambaŭ flankoj turetojn, meze balkonojn. Menciindas la ornamaĵoj faritaj el ceramikaĵoj aŭ forĝitaj feroj. Interne multe da stukoj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]