Palaco Luther

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Palaco Luther estas secesia historia monumento en Kecskemét. Iam ĝi estis posedaĵo de la luterana eklezio.

Palaco Luther en Kecskemét
Interna korto de la palaco

Historio[redakti | redakti fonton]

La palaco estis konstruita inter 1911 kaj 1913, la arkitekto estis Valér Mende. La palaco komence estis loĝdomo, sed en la teretaĝo vendejoj funkciis. Post la 2-a mondmilito la palaco ŝtatiĝis, krome oni konstruis pli novan etaĝon, kiu ne harmoniis kun la konstruaĵo. Depost la socialismo la luteranoj nur parte rericevis la palacon. En 1997 la palaco estis iomete renovigita. Nun en la teretaĝo vendejoj funkcias, en la etaĝoj loĝejoj estas.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa palaco formas L majusklon. Ĝi havas parte 2, parte 3 etaĝojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]