Palaco de la Normandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de la Normandoj
Palazzo dei Normanni
Palazzo Reale
reĝa palaco • burgo • palazzo museum • Q124830284
Malfermo 1130
Lando Italio vd
Situo Palermo
Adreso Piazza del Parlamento, Palermo
Areo 1000
Situo
Geografia situo 38° 6′ 41″ N, 13° 21′ 12″ O (mapo)38.11128213.35341Koordinatoj: 38° 6′ 41″ N, 13° 21′ 12″ O (mapo)
Palaco de la Normandoj (Italio)
Palaco de la Normandoj (Italio)
DEC
Palaco de la Normandoj
Palaco de la Normandoj
Situo de Palaco de la Normandoj
Map
Palaco de la Normandoj
Parto de Royal Palace and Palatine Chapel vd
vdr
Palaco de la Normandoj

La Palaco de la Normandoj (itale Palazzo dei Normanni), ankaŭ konata kiel Reĝa Palaco, estas palaco situanta en Palermo, Sicilio, Italio, kiu estis la sidejo de la reĝoj de Sicilio kaj de la Sicilia parlamento, unu el la plej malnovaj el la mondo.

Ĝi enhavas la palacan kapelon, kiun oni konsideras kiel plej bonan ekzemplon de la tiel nomata araba-normanda-bizanca arkitekturo kiu regis en la Sicilio de la 12-a jarcento. La mozaikoj, la ligna tegmento kaj la inkrustaĵoj el marmoro estas tre de lukse fajnaj.

Ĝia konstruado ekis en la 9-a jarcento pro ordono de la emiro de Palermo kaj estis poste ampleksigita en la 12-a jarcento fare de Roĝero la 2-a kaj aliaj postaj normandaj reĝoj.

La plejparto de la palaco estis rekonstruita kaj ampleksigita kiel kastelo en hispanaj epokoj, sed ankoraŭ restas kelkaj spuroj el la epoko de Roĝero la 2-a. Ekde la jaro 1947, ĝi estas la sidejo de la Sicilia Regiona Asembleo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Palazzo dei Normanni A.R.S., Palermo, 1991
  • La Duca, R. (1997). Il Palazzo dei Normanni, Palermo.
  • Noto, Vittorio (1999). La tradizione dei giardini reali annessi al Palazzo dei Normanni, Palermo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 38° 06′ 41″ N 13° 21′ 11″ O / 38.11139 °N, 13.35306 °O / 38.11139; 13.35306 (mapo)