Penisa prepucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penisa prepucio
Prepucio kiu kovras parte la glanon.
Prepucio kiu kovras parte la glanon.
Prepucio kiu kovras parte la glanon.
klaso de anatomia unuo
latine preputium penis
de Gray subject #262 1250
MeSH Foreskin
vdr
Prepucio ĉe homa peniso.

La penisa prepucio (latine preputium penis) estas haŭtfaldo, kiu kovras kaj protektas la glanon de la peniso. Ĝi estas homologa kun la klitora prepucio de virinaj seksorganoj.[1][2][3]

La prepucio estas cilindra faldo de haŭto, kiu retiriĝas de la peniso dum ties erektiĝo.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Prepucio dum retirigo.

La prepucio havas enan kaj eksteran parton, kiuj estas apartaj, ŝoveblaj unu kontraŭ la alia. Kiam la prepucio estas ne retirita, la faldoj troviĝas falditaj je la ekstremo de la peniso. La ekstera parto estas haŭto, la ena mukozo. Ĉe beboj la ena parto de la prepucio ofte estas gluita al la glano, sed kutime mem malgluiĝas dum la unuaj du vivojaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sloane, Ethel. (2002) Biology of Women. Cengage Learning, p. 32. ISBN 0766811425.
  2. Crooks, Robert. (2010) Our Sexuality. Cengage Learning, p. 54. ISBN 0495812943.
  3. Mulhall, John P.. (2011) Cancer and Sexual Health. Springer, p. 13–22. ISBN 1-60761-915-6.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Benninghoff, A., Drenckhahn, D. (Hrsg.). Anatomie. München: Urban und Fischer, 16. Auflage 2004. ISBN 3-437-42350-9
  • Gille, U.: Männliche Geschlechtsorgane. In: Salomon, F.-V., H. Geyer & U. Gille (Hrsg.): Anatomie für die Tiermedizin. Stuttgart: Enke Verlag 2004, S. 389–403. ISBN 3-8304-1007-7.