Pola Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Esperantisto
Kovrilpaĝo de la revuo, jan.-feb. 2016
Kovrilpaĝo de la revuo, jan.-feb. 2016
periodaĵo
Speco movada revuo
Periodeco dumonata

Lando  Pollando
Posedanto Pola Esperanto-Asocio
Publikigisto Błękitne Studio
Ĉefredaktisto Robert Kaminski
Establodato 1908
Prezo 20 EUR jare aŭ 50 PLN
ISSN 0033-2431

Retejo En Esperanto.pl
vdr

Pola Esperantisto (Esperantysta polski) estas dumonata revuo, organo de la Pola Esperanto-Asocio (PEA).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La revuo enhavas la jenajn rubrikojn en ĉiu numero:

  • “Eventoj”: raportoj pri pasintaj Esperanto-eventoj
  • “Mojose”: pri junularaj aranĝoj (ekz. IJK)
  • “Raportoj, eseoj, rakontoj”: en ĝi rakontas esperantistoj pri siaj spertoj
  • “Vizitindaj lokoj”: kion viziti en Pollando?
  • “Pri kio ni aŭdas”: freŝaj novaĵoj, precipe el la reto
  • “Homoj”: intervjuoj aŭ informoj pri gravaj homoj en la movado
  • “Lingvoscienca angulo”: gramatikaĵoj pri Esperanto, AMO-raportoj, lingvaj aferoj
  • “Literaturaĵoj”: fragmentoj de romano, poemoj
  • “Leterkesto”
  • “Saĝulaj pensoj”: vidpunktoj
  • “Kalendaro”: venontaj Esperanto-aranĝoj
  • “Oni eldonis”: pri freŝaj eldonoj, ĉu lernolibro, ĉu turisma prospekto en Esperanto ktp
  • “Forpasis”
  • “Aldone”: kutime krucvortenigmoj, kaj povas esti korektoj de antaŭaj artikoloj
  • “Nia fotogalerio”

Krome aldoniĝas kelkfoje “Estraro informas” kun raportoj pri kunsidoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri Pola Esperantisto je librokovrilo de Dibuk, 1927.

Unue ĝi estis monata organo de la loka Esperanto-societo en Lvovo de julio 1906. En januaro 1908 la revuo eliras jam en Varsovio. Ĉefredaktoro tiam estis doktoro Leono Zamenhof, eldonanto kolonelo Jan Günther ĝis 1914. Dum kelkaj unuaj jaroj de la unua mondmilito la revuo ne eliradis. En 1923, post la 1-a Tutpola Esperanto-Kongreso, la redakcion transprenis Stanisław Karolczyk, L.K. kaj eldonadis ĝin sufiĉe regule, sed en malgrandigita formato. De 1926 ĝi estis oficiala organo de la Pola Esperanto-Delegitaro. La 33-a jarkolekto aperis en 1938, la 34-a en 1946.

Pola Esperantisto ĉesis aperi en 1989, kaj post 14 jaroj aperis denove en 2003, eldonata de la eldonejo Hejme. En 2007-a jaro ĉefredaktoro Kazimierz Leja kritikis PEAn kaj anoncis, ke de 2008-a jaro Pola Esperantisto ne estos eldonata.

La revuo estas eldonata plu de PEA tamen ne kun la antaŭa redakcio kiu kreis propran revuon Spegulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]