Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pollando
pole Polska
respubliko
Situo de Pollando enkadre de Eŭropa Unio
Oficiala nomo: Rzeczpospolita

Polska

Himno: Mazurek Dąbrowskiego
Membreco
Parto de Eŭropo
Najbaras kun
Grandaj urboj
Riveroj
Ĉefurbo Varsovio
 - mezo Varsovio
 - koordinatoj 52° 13′ 26″ N 21° 00′ 30″ O / 52.22389 °N, 21.00833 °O / 52.22389; 21.00833 (mapo)
Plej alta punkto Rysy
 - situo Tatroj, Altaj Tatroj
 - alteco 2 499 m s. m.
Areo 312 696 km² (31 269 600 ha) [1][2]
Loĝantaro 38 382 576 (2019)
Denseco 122,75 loĝ./km²
Estiĝo 870-930
Gvidantaro Sejmo de Pollando
Prezidento Andrzej Duda (PiS)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Telefona antaŭkodo +48
ISO 3166-1 PL
Interreta domajno .pl
Monunuo zloto (złoty)
Lingvo pola
Situo de la ĉefurbo enkadre de Pollando
Situo de la ĉefurbo enkadre de Pollando
Situo de la ĉefurbo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Poland
Portalo pri Pollando
Esperanto-movado en Pollando

PollandoPolio respektive Polujo (pole Polska), oficiale la Pola Respubliko (pole Rzeczpospolita Polska), estas lando en Mezeŭropo ĉe la Balta maro. Ĝi najbaras al Germanio (okcidente), Ĉeĥio kaj Slovakio (sude), Ukrainio kaj Belorusio (oriente), Litovio (nord-oriente) kaj norde kun Rusio (Kaliningrada provinco). Krom tio la limo de pola ekskluziva ekonomia zono en la Balta maro najbaras al la zonoj de Danio kaj Svedio.

Laŭ grandeco de areo, ĝi estas la 70-a en la mondo kaj 9-a en Eŭropo. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 34-an lokon en la mondo kaj la 5-an lokon inter ŝtatoj de la Eŭropa Unio.[3] La lando konsistas el 16 provincoj, nomitaj pole województwo, en Esperanto ankaŭ vojevodio, kiuj kovras areon de 312 696 km². Pollandaj provincoj dividiĝas al distriktoj, kaj tiuj al komunumoj. Varsovio estas la ŝtata ĉefurbo kaj plej granda metropolo. Aliaj ĉefaj urboj de Pollando estas Krakovo, Łódź, Wrocław, Poznań, Gdańsk, kaj Szczecin.

Oni ĝenerale konsentas, ke la establo de la pola ŝtato okazis en la jaro 966, kiam reganto Mjeŝko la 1-a akceptis kristanigon de la lando (tiel nomatan Bapton de Pollando).[4] Pollando fariĝis reĝlando en 1025 kaj en 1569 establis union kun Litovio. Dum plej longa parto de sia ekzisto, Pollando estis lando sendependa, multetna kaj diverseklezia. Ĝi estis tre liberala ŝtato ĉefe je la adopto de la Konstitucio de la 3-a de Majo de 1791.[5][6][7]

La ŝtato ekzistis ĝis la jaro 1795 kiam ĝia teritorio estis dividita de tri okupaciantoj: Rusia Imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio (procezo tiel nomata dispartigoj de Pollando). Sian sendependecon Pollando regajnis en 1918 post la unua mondmilito. Dum la Dua Mondmilito la lando estis okupaciita de Tria Regno, kio rezultis en Holokaŭsto kaj pereo de milionoj da civitanoj de Pola Respubliko.[8][9] Post la milito Pollando fariĝis socialisma ŝtato, grandparte dependa de Sovetunio, kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.

Pollando estas membro interalie de Eŭropa Unio, NATO, Unuiĝintaj Nacioj, OEKE, Visegrada grupo kaj MOK.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Deveno de la nomo Polska ne estas tutcerta. Laŭ la unua teorio, la nomo devenas de la gento de polanoj (pole: Polanie), kiu loĝis en la nuna Grandpollando. La vorto polanoj, cetere, venas de la pollingva vorto pole (kampo) – rilate aŭ al terkulturo kiel ĉefa okupo de la gento, aŭ al loĝado sur ebenaĵoj (kompare kun la gentoj de vistulanoj aŭ mazovianoj)[10]. Iuj historiistoj (ekz. Przemysław Urbańczyk) kontestas tamen eĉ la ekziston de polanoj, kiuj en skribaj dokumentoj aperas nur unufoje en la 12-a jarcento ĉe kronikisto Nestor:

Citaĵo
 а от тѣхъ Лѧховъ прозвашасѧ Полѧне, Лѧховѣ друзии - Лютицѣ, инии Мазовшане, а нии Поморѧне
(kaj de tiuj laĥoj unuaj nomiĝis polanoj, duaj laĥoj – luticoj [t.e. veletoj], aliaj – mazovianoj, kaj aliaj - pomerianoj 
Denaro el la 11-a jarcento kun la latina nomo "Polonie".

En latino ĉirkaŭ la jaro 1000 oni uzis la nomon de Pollando kiel la regiono-nomon: Polania, Polonie, kaj Bolizlauo Palaniorum duce, Bolizlavonem Poloniae, Bolizlavo Polianicus. Antaŭe tiun landon oni nomis nur per la tutetna formo: in Sclaviam, duce Sclavonica Bilizlavone susceptus, in Sclavania, Sclavonia, per kio oni povis konfuzi Pollandon kun Ĉeĥio, eĉ pli, se ambaŭ landoj estis regataj de Boleslaoj. Diskutindas laŭ historiistoj, ke - se la nomo de Pollando devenas de polanoj- strangas, ke la gento mem skribis la nomon de sia lando kun eraro (Polanie, sed Polonia, Polonie, Polonus). Ĉiukaze neniu dubas, ke la etimologio troviĝas en la tutslava vorto pole (kampo).

La nomo povas ankaŭ deveni de la vorto opole, kiu signifas primitivan formon de genta organizo kun elektata reganto kaj komuna posedo de la tero. Laŭ alia teorio, la nomo Polska estas adjektivo, kiu signifis en la epoko de polanoj “kampara”. La tutan nomon “Kampara lando” povis postresti nur la unua parto de ĝi[11].

En la pasinteco oni plej ofte uzadis la latinajn nomojn terra Poloniæ – pola tero kaj Regnum Poloniæ – Pola Reĝlando. La nomo Polska rilate al la tuta ŝtato estas uzata ekde la 11-a jarcento.

La unua mencio pri Pollando (en la laŭvorta signifo de la nomo) troviĝas sur moneroj de Mjeŝko la Maljuna, stampitaj de judoj estrantaj la monfarejon en Kalisz. La surskribo, transliterumita el la hebrea alfabeto, diras MSZKA KROL POLSKI (Mszka – Mjeŝko – la reĝo de Pollando aŭ la reĝo pola, ĉar ambaŭ vortoj samformas) [12].

La landon de polanoj ekde la 14-a jarcento oni nomis Malnovpollando, poste Grandpollando, kompare al la sudaj teritorioj nomataj Malgrandpollando. Alilingvaj nomoj de Pollando, ekz. persa Laĥistan, litova Lenkija kaj hungara Lengyelorszag, devenas verŝajne de la nomo de la gento laĥoj (aŭ lendianoj), loĝinta en sud-orienta Pollando. La vorto Polacy (poloj) en latina formo Polani, Poleni, Poloni aperis la unuan fojon en tekstoj de Sankta Adalberto verkitaj ĉirkaŭ la jaro 1000. Dum longa tempo per la vorto “polo” oni nomis nur nobelojn, sendepende de iliaj etnaj devenoj.

Polonia estas la oficiala politika kaj nacia personigo de Pollando. Ĝi estas grava ero de pola nacia identeco, kiu esprimiĝas en literaturo, artaĵoj kaj popola kulturo. La termino devenas de la latina nomo por Pollando ("Polonia") kaj estas uzata ankaŭ rilate al la pola diasporo.

La vorto “respubliko” estas tradukata al la pola lingvo dumaniere:

  • kiel Rzeczpospolita – ĝi estas traduko de la latina, kutime uzata nur kiam oni parolas pri Pola Respubliko; tiel Pollandon la unuan fojon nomis kronikisto Wincenty Kadłubek;
  • kiel republika – ĝi estas kopio de la latina res publica kaj ne uzatas rilate al Pollando mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

The White Eagle, symbol of Polish statehood
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

Praa historio de pola teritorio[redakti | redakti fonton]

Dum antikva epoko la terenoj de nuntempa Pollando estis loĝataj de diversaj gentoj. Daŭre oni disputas pri etnaj kaj lingvaj apartenoj de tiuj grupoj, ĉefe pri deveno kaj ekspansio de slavoj.

En 1933 en Biskupin oni trovis restaĵojn de ligna setlejo, establita ĉirkaŭ la jaro -738 kaj rilata al soraba kulturo.

Piasta dinastio[redakti | redakti fonton]

Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a, la unua pola duko.
Mapo de Pollando dum la regado de Ladislao la 1-a (Pollando) (Ladislao la Ulnolonga)(dum la jaroj: 1275–1300).

En la 10-a jarcento Pollando formiĝis kiel unueca teritorio. La unua, historie atestita reganto de ĝi estis Mjeŝko la 1-a, kiu en 966 akceptis bapton al kristanismo. Tio komencis luktojn kontraŭ la slava pagana religio kaj kristanigon de la socio. La unua reĝo de Pollando estis filo de Mjeŝko la 1-a nome Boleslao la Brava.

En 1138 post la morto de Boleslavo la 3-a Pollando estis dividita de liaj filoj. Tiel komenciĝis preskaŭ 200-jara feŭda dispartigo de la lando. Feŭda dispartigo estis periodo en la historio de Pollando, kiu konvencie daŭris ekde 1138 ĝis la kronado de Ladislao la 1-a en 1320. Karakteriza kvalito de tiu periodo estis progresanta diserigo de la pola ŝtato al ĉiam pli etaj, grandparte sendependaj, feŭdaj teroj. La procezo estis ligita al multobliĝo de la dinastio de Piastoj, kies ĉiu ano, laŭ la pola kutimjuro, havis la rajton posedi parton de la patra heredaĵo. Similaj procezoj okazis en la historio de la piasta lando jam antaŭe, sed tiam oni sukcesis ilin frue bremsi.

En la 13-a jarcento du sileziaj regantoj, nome Henriko la 1-a kaj Henriko la 2-a, unuigis du feŭdajn partojn, nome Silezion kaj Malgrandpollandon, sed post mongolaj atakoj kaj la bataloj ĉe Chmielnik kaj Legnica en 1241, ilia ŝtato denove dispeciĝis. Unuigon de la lando efektivigis Ladislao la 1-a, kiu en 1320 iĝis reĝo de Pollando. Lia filo, Kazimiro la Granda, efike plifortigis signifon de Pollando en la regiono, pligrandigis ĝian teritorion, subskribis diversajn defendopaktojn kaj faris diversajn enlandajn reformojn, ĉefe en konstruado kaj ekonomio. Post lia seninfana morto la dinastio de Piastoj kiel regantoj de Pollando malaperis.

La Szlachta [ŝlaĥta] estis laŭleĝe privilegiita nobela klaso en la Reĝlando Pollando. Ĝi gajnis instituciajn privilegiojn inter 1333 kaj 1370 dum la regado de Kazimiro la 3-a (la Granda), kaj post 1413 ankaŭ enhavis nobelaron de Litovio.

Jogajlida dinastio[redakti | redakti fonton]

Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

Dum la regado de Jogajlidoj Pollando faris union kun Litovio. En 1410, dum la batalo de Grunwald, unuiĝinta pola-litova armeo havis grandiozan venkon super la Kruckavalira Ordeno, kiu minacis ambaŭ landojn. Post la dektrijara milito la Ordeno fariĝis vasallando de Pollando.

Tiutempe okazis rapida evoluo de pola kulturo, scienco kaj ekonomio, danke al gravuloj kiel Koperniko kaj Jan Kochanowski. Kutima estis ankaŭ religia toleremo. Komence de la 16-a jarcento oni kreis la unuajn trupojn de polaj husaroj, rajdantoj kiuj venkis plurajn batalojn.

En la jaroj 1474-1569 Pollando kaj Litovio estis celoj de 75 invadoj[13].

Respubliko de Ambaŭ Nacioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

En 1569 post la Lublina Unio estis establita Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Post la morto de la lasta jogajlido oni decidis en la jaro 1573 pri libera elektado de la reĝoj. Tiutempa respubliko, precipe danke al leĝodecido pri religiaj liberoj, estis nomata “la azilo de herezuloj”; ĉi tien fuĝis persekutataj en Okcidenta Eŭropo menoanistoj, hugenotoj el Francio kaj judoj forpelitaj el Hispanio fare de inkvizicio. Nobelaro en Pollando, pli multnombra ol okcidente, utiligis la privilegiojn de tiel nomata Ora Nobela Libereco. En tiu periodo, nomita pola Ora Epoko, la respubliko pligrandiĝis kaj fariĝis unu el la plej grandaj landoj en Eŭropo.

En la 17-a jarcento la respubliko eniris konflikton kontraŭ Svedio (Sveda diluvo), Kozakoj (ribelo de Ĥmjelnicki) kaj Rusio (pola-rusa milito 1654-1667). Kaj la konfliktoj kaj mallerta regado kaŭzis poioman kadukiĝon de la lando. Malgraŭ tio, Johano la 3-a Sobieski kapablis venki turkan armeon dum la batalo de Vieno en 1683.

Fine de la 18-a jarcento estis streboj reformi la ŝtaton. La lasta reĝo de Pollando, Stanislao Aŭgusto Poniatowski, ekzemple establis en 1773 la Komisionon de Nacia Edukado, kaj en 1791 la Kvarjara Sejmo akceptis la Konstitucion de Tria de Majo.

Dispartigoj kaj la sekvo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dispartigoj de Pollando kaj Kongresa Pollando.
Administra divido de Pola Reĝlando en 1907.

Tri dispartigoj de Pollando (en la jaroj 1772, 1793 kaj 1795) fiaskigis la provojn ripari la ŝtaton. La Respubliko de Ambaŭ Nacioj ĉesis ekzisti kaj ĝian teritorion dividis inter sin Rusio, Prusio kaj Aŭstrio.

Dum la dependeca epoko poloj penis armite kaj politike ĉiel agadi por regajni la sendependecon. En 1807 Napoleono Bonaparte establis Varsovian Duklandon, subordigitan al Francio, tamen en 1815 dum la Viena kongreso la venkintoj de la napoleonaj militoj decidis ĝin dividi. El la orienta parto de Varsovia Duklando estis kreita tiel nomata Kongresa Reĝlando, havanta sian propran konstitucion kaj regata de rusa caro. En la jaroj 1830-1831 okazis la Novembra ribelo de la pola nacio.

En la dua duono de la 19-a jarcento aŭtonomion gajnis Galicio, troviĝanta en Aŭstrio. Ĝis 1846 ekzistis Libera Urbo Krakovo, post la krakova ribelo aligita al Aŭstrio. En Prusio ekzistis Granda Poznana Duklando, nuligita post la grandpollandaj ribeloj en la jaroj 1846 kaj 1848. En 1863 komenciĝis la Januara Ribelo, kiu daŭris pli ol unu jaron.

Dua Pola Respubliko[redakti | redakti fonton]

Dua Pola Respubliko.
Loĝdenso kaj landlimoj de Pollando en la jaro 1930.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Pola Respubliko.

Post la unua mondmilito venkinta Triopa Entento aprobis la planon krei sendependan polan ŝtaton, kiu troviĝis en la 13-a punkto de programo de usona prezidanto Woodrow Wilson. Oficiale oni opinias, ke Dua Pola Respubliko kreiĝis la 11-an de novembro 1918, kiam militan potencon en Varsovio transprenis Józef Piłsudski. Pro venkita pola-bolŝevika milito Pollando konservis sian suverenecon kaj malebligis al komunistoj antaŭeniri okcidenten. En 1921, rezulte de tri sileziaj ribeloj al Pollando estis aligita parto de la ĝistiama Supra Silezio.

Komence la Dua Respubliko estis demokratia respubliko kun multpartia parlamenta-kabineta reĝimo. La politika sistemo draste ŝanĝiĝis pro la maja renverso en 1926. Tiam estis enkondukita la prezidanta-aŭtoritata reĝimo.

La maja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole: przewrót majowyzamach majowy) estis puĉo realigita en Pollando fare de marŝalo Józef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de Kazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko. Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al Ignacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.

En septembro 1939 okazis invadoj fare el okcidento de la Tria Regno kaj oriente de Sovetunio al Pollando, kiuj la 28-an de septembro 1939 fiksis komunan landlimon konforme al Pakto Ribbentrop-Molotov. Ambaŭ okupaciantoj kondukis persekutan politikon kontraŭ civitanoj de Pollando.

La provincoj pomeria, silezia, poznana kaj lodza, la regiono de Suwałki, norda kaj okcidenta partoj de Mazovio kaj okcidentaj partoj de la provincoj krakova kaj kielca fariĝis partoj de la Tria Regno. El centra parto de la lando Adolf Hitler decidis krei apartan administran unuon, kontrolatan de germanoj, nome Ĝeneralan Gubernion. La ceteran teritorion de Pollando aneksis Sovetunio. Formale la tereno fariĝis parto de Sovetunio surbaze de plebiscitoj en Okcidenta Belorusio kaj Okcidenta Ukrainio, kaj sekve – anekso per leĝdono de la Plej Alta Konsilantaro de Sovetunio. Respektivajn leĝodonojn decidis Hitler pri kreo de la Ĝenerala Gubernio. Ĉiuj leĝoj, kiuj decidis pri teritorioj de sendependa Pollando, estis kontraŭaj al la Haga Konvencio subskribita de ambaŭ okupaciantoj, kaj laŭ la internacia juro nevalidaj. La okupaciantoj decidis, ke la 28-an de septembro 1939 post kapitulacio de Varsovio la pola ŝtato ĉesis ekzisti.

Nazigermanaj fortoj laŭ ordono el Adolf Hitler kreis ses germanajn ekstermejojn en okupaciita Pollando, kiel Treblinka, Majdanek kaj Aŭŝvico. La germanoj transportis milionojn de judoj el la tuta okupaciita Eŭropo por esti murditaj en tiuj koncentrejoj.[14][15] Entute, 3 milionoj da polaj judoj[16][17] – proksimume 90% de la pola antaŭmilita judaro – kaj inter 1.8 kaj 2.8 milionoj da etnaj poloj[18][19][20] estis mortigitaj dum la Germana Okupacio de Pollando (1939–1945), inklude inter 50 000 kaj 100 000 membroj de la pola intelektularo – akademiuloj, doktoroj, advokatoj, nobeloj kaj pastroj. Nur dum la Varsovia Ribelon, ĉirkaŭ 150 000 polaj civiluloj estis mortigitaj, plej el ili murditaj fare de la germanoj dum la masakroj de Wola kaj de Ochota.[21][22] Ĉirkaŭ 150 000 polaj civiluloj estis mortigitaj de sovetoj inter 1939 kaj 1941 dum la okupacio fare de Sovetunio de orienta Pollando (Kresy), kaj aliaj ĉirkaŭkalkulitaj 100 000 poloj estis murditaj de la bander-naciisma Ukraina Ribela Armeo (UPA) inter 1943 kaj 1944 en tio kio iĝis konata kiel la Voliniaj masakroj.[23][24] El ĉiuj militantaj landoj, Pollando perdis la plej altan procenton de ties civitanoj: ĉirkaŭ 6 milionoj forpasis – pli ol sesono de la antaŭmilita loĝantaro de Pollando – duono el ili polaj judoj.[25][26][27] Ĉirkaŭ 90% de la mortintoj estis ne-militistaj nature.[28]

Dum la Dua Mondmilito laŭleĝa registaro de Pollando funkciis en ekzilo. Ĝia administra reprezentanto ene de la pola teritorio estis Pola Partizana Ŝtato, kaj la reprezentanto armea estis Armia Krajowa (la Landa Armeo). Konforme al decidoj de teherana, jalta kaj pocdama konferencoj, post la Dua Mondmilito, Pola Popola Respubliko ricevis centrajn kaj okcidentajn terenojn de la Dua Respubliko kaj tiel nomatajn regajnitajn teritoriojn (ĝis la rivero Odra; krome sudan Orientan Prusion kaj Gdanskon). La terenoj troviĝantaj oriente de Curzon-linio fariĝis partoj de Sovetunio.

Pola Popola Respubliko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola Popola Respubliko.
La "translokiĝo" de Pollando
(komparo antaŭ kaj post la Dua Mondmilito)

Pollando, kiu post la Dua Mondmilito devis cedi preskaŭ la tutan teritorion oriente de la Curzon-linio de 1920 (inkluzive de la pseŭdoŝtata teritorio Centra Litovio ĉirkaŭ Vilno) al Sovetunio, laŭ premo de la registaro de Sovetunio ricevis preskaŭ la tutan teritorion de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo. Praktike ĉiuj germanlingvanoj el la teritorio oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj ĝis la vintro 1946/1947, kaj granda plimulto de la pollingvanoj el la teritorio oriente de la Curzon-linio jam en 1945 estis translokigitaj en la "novan teritorion" de Pollando, tiel ke la pola ŝtato praktike estis ŝovita okcidenten je proksimume 250 kilometroj je la arbitra postulo de Sovetunio kaj ceteraj aliancanoj. La novaj polaj komunismaj aŭtoritatoj plenumis politikon de kultura kaj lingva "poligo" de la okcidentaj ricevitaj teritorioj, ĝis tiam duonpolaj (ĉefe kampare) kaj duongermane (ĉefe urbe), por eviti iaman regermanigon de tiu areo.

Nur la traktatoj pri la reunuigo de Germanio en 1990 laŭ internacia juro garantiis, ke la "novaj okcidentaj teritorioj" konsideriĝas integra parto de Pollando kaj tiel restos. Tiam la komunisma reĝimo de la Pola Popola Respubliko jam estis disfalinta: Dum ties tuta daŭro do la necerteco pri ebla perdo de triona parto de la ŝtata teritorio estis kontinua minaco, kiu kontribuis al sento de necerteco kaj de politika agitado kontraŭ la ne-komunisma Federacia Respubliko Germanio.

Dum la komunisma reĝimo okazis multaj protestoj kontraŭ manko de libereco en Pollando, ekzemple per la nomitaj Letero de 34 kaj Letero de 59.

Tria Pola Respubliko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Solidareco (Pollando) kaj Listo de prezidantoj de Pollando.
Lech Wałęsa dum la Strikoj en la Pola Marbordo en Gdanska Ŝipfarejo, Aŭgusto 1980.

Fine de 1988 en multaj lokoj de Pollando okazis strikoj, kiujn malforta, komunisma reĝimo ne povis estingi. En tiu situacio ŝtataj oficialuloj decidis diskuti kun Lech Wałęsa kaj aliaj reprezentantoj de Solidareco. Rezulte de tio la sindikato estis leĝe registrita kaj oni permesis al membroj de Solidareco kundebati pri la estonto, tute kontraŭ la iama sinteno de la komunisma reĝimo.

Tiuj debatoj estas konataj kiel Ronda Tablo. Tiam oni decidis, ke opoziciantoj povos havi deputitojn al Sejmo kaj Senato, estos kreitaj liberaj amaskomunikiloj kaj opoziciantoj ne plu estos persekutataj. La unua libera baloto okazis la 4-an kaj la 18-an de junio 1989. Solidareco gajnis la plej altan eblan (laŭ interkonsento kun komunistoj) rezulton, t.e. 35% de sejmaj deputitoj. La 24-an de aŭgusto 1989 kreiĝis la unua demokratia registaro de Tadeusz Mazowiecki. Unu jaron poste Lech Wałęsa fariĝis prezidanto de la respubliko.

Dum la unuaj jaroj de la Tria Pola Respubliko la aŭtoritatoj efektivigis diversajn ŝanĝojn kaj reformojn. Krom la nomo, ŝanĝiĝis ankaŭ la blazono al blanka aglo kun krono kaj nuliĝis unupartieco. En 1990 estis akceptita ekonomia reformaro, konata kiel “plano de Balcerowicz, kiu enkondukis merkatan ekonomion. En 1997 pola ŝtatestro akceptis novan konstitucion, kiu ĝis nun validas.

Ekde la formiĝo en 1989 la Tria Pola Respubliko signife evoluis socie kaj ekonomie. Dum la unuaj dudek jaroj de ĝia ekzisto la ĉefaj celoj de la registaroj estis membriĝi en NATO (kio okazis en 1999) kaj en Eŭropa Unio (2004).

Venko de Aleksander Kwaśniewski en 1995.

La unua prezidento de la Tria Respubliko estis Wojciech Jaruzelski, elektita per parlamento. La unua prezidento de Pollando elektita per popola balotado estis Lech Wałęsa, estinta prezidento en 1990-1995. En 1995-2005 (du oficperiodoj) prezidento de Pollando estis Aleksander Kwaśniewski. En jaro 2005 estis elektita nova prezidento Lech Kaczyński. Tiu mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk dum kraŝo de la prezidenta aviadilo. Dum somero de jaro 2010 estis elektita nova prezidento: Bronisław Komorowski.

En 2012 Pollando kun Ukrainio organizis Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.

Je la 6-a de aŭgusto 2015 finiĝis la mandato de Bronisław Komorowski kaj sekvas, ke la oficon de la Prezidento de Pollando plenumis Andrzej Duda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografia mapo de Pollando.

Pollando estas la naŭa plej granda lando en Eŭropo. Proksimume 311 895 km² de la landa teritorio konsistas el tero, 2 041 km² estas internaj akvoj kaj 8 783 km² estas teritoria maro.[29] Topografie, la pejzaĝo de Pollando estas karakterizita per diversaj terformoj, akvejoj kaj ekosistemoj.[30] La centra kaj norda regiono borde al la Balta Maro kuŝas ene de la Nordeŭropa Ebenaĵo, sed en suda parto de la lando estas montetoj kaj montaroj,[31] kie estas ankaŭ plej alta pola monto Rysy. La averaĝa supermara alteco estas ĉirkaŭkalkulita je 173 metroj.[29]

La lando havas marbordon 770 km longan, etendan el la bordoj de la Balta Maro, laŭlonge de la Golfo de Pomeranio en la okcidento de la Golfo de Gdansko oriente.[29] La stranda marbordo estas abunda je sablaj dunaroj aŭ marbordaj montetoj kaj indentigita per terlangoj kaj lagunoj, elstare ĉe la Hel Duoninsulo kaj la Vistula Laguno, kiu estas kunhavita kun Rusio.[32] La plej granda pola insulo en la Balta Maro estas Wolin, ene de la Nacia Parko Wolin.[33] Pollando kunhavas la Lagunon de Szczecin kaj la insulon Usedom kun Germanio.[34]

La montara ĉeno de la plej suda Pollando estas dividebla en du ĉefaj montaroj; nome Sudetoj okcidente kaj Karpatoj oriente. La plej alta parto de la Karpata masivo estas la Tatra Montaro, etende laŭlonge de la suda bordo de Pollando.[35] La plej alta pinto de Pollando estas la Monto Rysy kun 2501 m en Tatroj.[36] La plej alta montopinto de la Sudeta masivo estas Monto Śnieżka kun 1603.3 m, kunhavata kun Ĉeĥio.[37] La plej malalta punkto en Pollando estas en Raczki Elbląskie en la Vistula Delto, kiu estas je 1.8 m sub marnivelo.[29]

Alpa lago Morskie Oko en la Tatra Montaro. Pollando havas unu el la plej altaj densecoj de lagoj en la mondo.

Plej gravaj riveroj estas Vistulo, Odra, Varto kaj Bugo. Aliaj riveroj estas Narevo, ties alfluanto Vkra kaj aliaj.[29] La lando posedas ankaŭ unu el la plej altaj densecoj de lagoj en la mondo, nombre ĉirkaŭ dek mil ĉefe koncentrataj en la nordorienta regiono Mazurio, ene de la Lagoregiono Mazurio.[38] La plej grandaj lagoj, kovrante pli ol 100 km² estas Śniardwy kaj Mamry, kaj la plej profunda estas Lago Hańcza kun 108.5 m de profundeco.[29]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimato de Pollando estas influita de okcidento de apudmara klimato kaj de oriento de kontinenta klimato.[39] Averaĝaj januaraj temperaturoj estas -1 °C, juliaj 19 °C.[40] La plej varma kaj sunhava parto de Pollando estas Malsupra Silezio sudokcidente kaj la plej malvarma regiono estas la nordorienta argulo, ĉe Suwałki en Podlaĥia provinco, kie la klimato estas tuŝita de malvarmaj veterfrontoj el Skandinavio kaj Siberio.[41]

Precipitaĵo estas plej ofta dum someraj monatoj, kun plej granda pluvo-kvanto registrita el Junio ĝis Septembro.[42] Vintroj estas iĝantaj iom post iom pli sekaj, kun malpli da neĝo kaj de pluvneĝo.[39]

Naturo[redakti | redakti fonton]

La bizono, unu el la naciaj simboloj de Pollando, estas ofte troveblaj en la antikva kaj Unesko-protektita Arbaro de Białowieża.

La lando havas kvar Palearktisajn ekoregionojn – Centraj, Nordaj, Okcidentaj Eŭropaj Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, kaj la Karpataj montaraj koniferarbaroj. Arbaroj okupas 31% de la terareo de Pollando, el kiuj la plej granda estas la Malsuprasilezia Arbaro.[43] La plej oftaj falfoliaj arboj troveblaj tra la lando estas kverkoj, aceroj, kaj betuloj; la plej oftaj koniferoj estas pinoj, piceoj, kaj abioj.[44] Ĉirkaŭ 69% el ĉiuj arbaroj estas koniferoj.[45]

La flaŭro kaj faŭno en Pollando estas tiu de Kontinenta Eŭropo, kaj la bizono, blanka cikonio kaj la blankvosta maraglo estis deklaritaj kiel naciaj bestoj, kaj la ruĝa papavero estas la neoficiala flora simbolo.[46] Inter la plej protektataj specioj estas la Eŭropa bizono, la plej peza animalo de Eŭropo, same kiel la Eŭrazia kastoro, la linko, la griza lupo kaj la Tatra ĉamo.[29] La regiono estis ankaŭ hejmo de la formortintaj uroj, el kiuj la lasta individuo mortis en Pollando en 1627.[47] Ĉasanimaloj kiel la ruĝa cervo, la kapreolo, kaj la apro estas troveblaj en plej el la arbaroj.[48] Pollando estas ankaŭ grava reproduktejo por migrobirdoj kaj gastigas ĉirkaŭ unu kvaronon de la tutmonda populacio de blankaj cikonioj.[49]

Ĉirkaŭ 315 100 ha, ekvivalenta al 1% de la pola teritorio, estas protektata ene de 23 naciaj parkoj de Pollando, du el kiuj – nome Białowieża kaj Bieszczadzki – estas mondaj heredaĵoj de Unesko.[50] Estas 123 areoj deklaritaj kiel pejzaĝaj parkoj, kun nombraj naturrezervejoj kaj aliaj protektataj areoj en la reto Natura 2000.[51] Alia grava areo estas la Nacia Parko Kampinos.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La Sejmo estas la malalta ĉambro de la Parlamento de Pollando.

Pollando estas unueca parlamenta respubliko kaj reprezenta demokratio, kun prezidento kiel ŝtatestro.[52] La plenuma povo estas plenumita de la ministraro kaj de la ĉefministro kiu funkcias kiel la registarestro.[52] La individuaj membroj de la kabineto estas elektitaj de la ĉefministro, nomumita de la prezidento kaj aprobita de la parlamento.[52] La ŝtatestro estas elektita per popola voĉdonado por kvinjara regotempo.[53] La nuna prezidento estas Andrzej Duda kaj la ĉefministro estas Mateusz Morawiecki.[54]

La leĝdona asembleo de Pollando estas duĉambra parlamento konsistanta el 460-membra malsupra ĉambro (Sejmo) kaj 100-membra supra ĉambro (Senato).[55] La Sejmo estas elektita laŭ proporcia balotsistemo laŭ la Metodo d'Hondt por voĉ-sidloka konverto.[56] La Senato estas elektita laŭ la ununoma balotsistemo, laŭ kiu nur po unu senatano estas elektita el ĉiu el la cent balotjurisdikcioj.[57] La Senato havas la rajton amendi aŭ malakcepti statuton aprobitan de la Sejmo, sed la Sejmo povas superi la decidon de la Senato per majoritata voĉdonado.[58]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Provinco (Pollando), Distrikto (Pollando) kaj Komunumo (Pollando).
La trafiksigno informanta pri transiro de provinca limo en Pollando (Silezia Provinco, distrikto Częstochowski, komunumo Kruszyna)

La administra divido de Pollando ŝanĝiĝis plurfoje. Depost la Dua Mondmilito reformoj de la sistemo okazis en la jaroj: 1946, 1950, 1957, 1975, kaj la lasta - kiu validas de la 1-a de januaro 1999.

La divido estas trigrada. Provincoj estas dividitaj al distriktoj, kaj tiuj - al komunumoj:

  • la 1-a grado: 16 provincoj
  • la 2-a grado: 379 distriktoj
    • 65 urbaj distriktoj, urboj havantaj la rangon de distrikto (komunumo kun urba statuso, kiu plenumas taskojn de distrikto)
    • 314 eksterurbaj distriktoj (kiuj konsistas el kelkaj aŭ dekkelkaj najbaraj komunumoj)
  • la 3-a grado: 2479 komunumoj
    • 306 urbaj komunumoj (komunumo, kiu troviĝas ene de administraj limoj de urbo)
    • 597 urb-vilaĝaj komunumoj (komunumo, en kiu troviĝas urbo kaj kelkaj vilaĝoj)
    • 1576 vilaĝaj komunumoj (komunumo, kiu en sia teritorio ne havas urbon).

En Esperanto por pola provinco oni foje uzas la poldevenan vorton vojevodio (pole: województwo) kaj por distrikto - poviato (pole: powiat). La vorto vojevodio devenas de la nomo de ĝia estro - vojevodo, kio signifas laŭvorte "armeestro".

Provincoj de Pollando[redakti | redakti fonton]

mapo de la provincoj en Pollando

Ĉekarpata Provinco (województwo podkarpackie)

Grandpollanda Provinco (województwo wielkopolskie)

Kujavia-Pomeria Provinco (województwo kujawsko-pomorskie)

Lodza Provinco (województwo łódzkie)

Lublina Provinco (województwo lubelskie)

Lubuŝa Provinco (województwo lubuskie)

Malgrandpollanda Provinco (województwo małopolskie)

Malsuprasilezia Provinco (województwo dolnośląskie)

Mazovia Provinco (województwo mazowieckie)

Okcidentpomeria Provinco (województwo zachodniopomorskie)

Opola Provinco (województwo opolskie)

Podlaĥia Provinco (województwo podlaskie)

Pomeria Provinco (województwo pomorskie)

Sanktakruca Provinco (województwo świętokrzyskie)

Silezia Provinco (województwo śląskie)

Varmia-Mazuria Provinco (województwo warmińsko-mazurskie)

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Pollando.

La ekonomio kaj Malneta enlanda produkto (MEP) de Pollando estas nune la sesa plej granda en la Eŭropa Unio laŭ nominalaj normigoj, kaj la kvina plej granda laŭ aĉetopova komparo. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej rapide kreskanta ene de la Unio.[59] Ĉirkaŭ 61% de la dungitaro apartenas al la triaranga servosektoro, 31% al industrio kaj fabrikado, kaj la cetera 8% al agrikultura sektoro.[60] Kvankam Pollando estas membro de la EU Interna Merkato, la lando ne adoptis la eŭron kiel oficiala valuto kaj retenas sian propran valuton – nome la zloto (zł, PLN).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de mondaj heredaĵoj en Pollando.
La Malnova urbo de Zamość estas Monda heredaĵo de Unesko.

Pollando vidis lastatempe grava pliiĝon en la nombro de turistoj post la aliro al la Eŭropa Unio en 2004.[61][62] Kun preskaŭ 21 milionoj da eksterlandaj alvenintoj en 2019, turismo kontribuis konsiderinde al la ĝenerala ekonomio kaj konsistigas relative grandan proporcion de la landa servomerkato.[63][64]

Turisma altirado en Pollando varias, el la montoj en la sudo ĝis la sablaj strandoj en la nordo, kun ampleksa montro de preskaŭ ĉiu arkitektura stilo. La plej vizitata urbo estas Krakovo, kiu estis iam ĉefurbo de Pollando kaj servas kiel rememorigo de la Polaj Orepoko kaj Renesanco. Krakovo ankaŭ estis scenejo de la reĝaj kronigoj de plej el polaj reĝoj kaj monarkoj ĉe Wawel, nome la ĉefa historia loko de la lando. Inter aliaj elstaraj lokoj en la lando estas Wrocław, unu el la plej malnovaj urboj en Pollando kiu estis modelo por la fondo de Krakovo. Wrocław estas fama pro siaj nanaj statuoj, granda bazarplaco kun du Ratusz (urbodomoj), kaj la plej malnova bestoĝardeno kun unu el la plej grandaj nombroj de animalaj specioj en la mondo. La pola ĉefurbo Varsovio kaj ĝia historia Malnova Urbo estis tute rekonstruita post la milittempa detruado. Aliaj urboj kiuj altiras multnombrajn turistojn estas Gdańsk, Poznań, Lublin, Toruń same kiel la loko de la nazigermana Aŭŝvica koncentrejo en Oświęcim. Elstara mirindaĵo estas la Salminejo Wieliczka de la 13-a jarcento kun siaj laberintaj tuneloj, subtera lago kaj kapeloj ĉizitaj de ministoj el la roksalo subgrunde.

Ĉefaj turismaj altiraĵoj de Pollando estas subĉielaj agadoj kiel skiado, velnavigado, montara piedirado kaj grimpado, same kiel la agroturismo, vizitado de historiaj monumentoj ktp. Gravaj turismaj celoj estas la marbordo de la Balta Maro norde; la Lagoregiono Mazurio kaj la Arbaro de Białowieża oriente; sude Karkonosze, la Tabla Montaro kaj la Tatra Montaro, kie estas Rysy, nome la plej alta pinto de Pollando, kaj "Orla Perć" (la Agla Pado, montovojo). La montoj Pieniny kaj Montoj Bieszczady estas en plej sudorienta areo.[65] Estas ĉirkaŭ 100 kasteloj en la lando, ĉefe en la Malsuprasilezia provinco, kaj ankaŭ sur la Vojo de la Aglaj Nestoj.[66] La plej granda kastelo en la mondo laŭ terareo estas en Malbork, en nord-centra Pollando.[67]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Pollando havis populacion de proksimume 38.2 milionoj je 2021, kaj estas la naŭa plej loĝata lando en Eŭropo, same kiel la kvina plej loĝata ŝtato membro de la Eŭropa Unio.[68] Ĝi havas populacidensecon de 122 loĝantoj por kvadrata kilometro.[69] La fekundindico estis ĉirkaŭkalkulita je 1.42 filoj por virino en 2019, kio estas inter la plej malaltaj de la mondo.[70] Krome, la loĝantaro de Pollando estas iom post iom ege maljuniĝanta, kaj la lando havas averaĝan aĝon de ĉirkaŭ 42.[71]

Populacio de Pollando el 1900 ĝis 2010 en milionoj da loĝantoj.

Ĉirkaŭ 60% de la populacio de la lando loĝas en urbaj areoj aŭ gravaj urboj kaj nur 40% en ruraj zonoj.[72] En 2020, 50.2% de poloj loĝis en unufamiliaj loĝejoj kaj 44.3% en apartamentoj.[73] La plej loĝata administracia provinco aŭ subŝtato estas la Mazovia provinco kaj la plej loĝata urbo estas la ŝtata ĉefurbo, Varsovio, kun 1.8 milionoj da loĝantoj kun pliaj 2-3 milionoj da personoj loĝantaj en ĝia metropola areo.[74][75][76] La metropola areo de Katowice estas la plej granda urba kunurbaĵo kun populacio inter 2.7 milionoj[77] kaj 5.3 milionoj da loĝantoj.[78] Populacidenseco estas pli alta en la sudo de Pollando kaj koncentrata ĉefe inter la urboj Wrocław kaj Krakovo.[79]

En la pola censo de 2011, 37 310 341 personoj registris polan identecon, 846 719 silezan identecon, 232 547 kaŝuban identecon kaj 147 814 germanan identecon. Aliaj identecoj estis registritaj de 163 363 personoj (0.41%) kaj 521 470 personoj (1.35%) ne specifis naciecon.[80] Oficialaj populacistatistikoj ne inkludas migrantajn laboristojn kiuj ne posedas permesilon por permanenta rezidado aŭ Karta Polaka.[81] Pli ol 1.7 milionoj da ukrainaj civitanoj jam laboris laŭleĝe en Pollando en 2017.[82] Tiuj nombroj ege pliiĝis ekde la komenco de la Invado de Rusio en Ukrainion. La nombro de migrantoj estas rapide pliiĝanta; la lando aprobis 504 172 laborpermesilojn por eksterlandanoj nur en 2021.[83]


Armenoj en Pollando estas unu el naŭ laŭleĝe agnoskitaj naciaj minoritatoj en Pollando, estanta parto de Armena diasporo, loĝanta dise en la tuta lando, asimiligita kun plurjarcenta tradicio de setliĝo sur la teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Plimulto de armenoj setliĝintaj en Pollando okupiĝis pri komerco kun Azio kaj rapide ĝin dominis. Aliaj laboris kiel ormetiistoj, ofte produktante grandiozajn objektojn. Plimulto de polaj armenoj estis bone edukita. Danke al siaj komercaj kontaktoj kun Oriento ili scipovis paroli orientajn lingvojn, kion ofte profitis polaj reĝoj kaj polaj senjoroj – plimulto de oficialaj misioj al TurkioPersio estis priservata de armenoj. Riĉaj armenaj komercistoj kelkiam pruntedonis monon al ĉiam suferantaj pro manko de mono polaj reĝoj. Oni ofte emfazas unuavican rolon de armenoj en orientalismigo de la pola nobela kulturo. Ĝuste armenoj kunkreis sarmatismon, venigante al Pollando interalie nedisigeblan atributon de sarmato – kortuŝan veston, popularan armenan sabron aŭ plurajn ekzotajn spicaĵojn kaj ornamaĵojn.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturo de Pollando.
La monumento de Adam Mickiewicz, Varsovio.

La kulturo de Pollando estas tre ligita kun ties historio interplektita de 1000 jaroj.[84] Ties unika karaktero disvolviĝis kiel rezulto de komplika geografia situo de Pollando en la kuniĝejo de Okcidenta kaj Orienta Eŭropoj. Laŭ la tempopaŝo, la pola kulturo estis profunde influita de ties ligiloj kun la germana, latinida kaj bizanca mondoj, kiel ankaŭ la kontinua dialogo kun multaj aliaj etnaj grupoj kaj la minoritatoj kiuj loĝis kaj loĝas en Pollando.[85] La popolo de Pollando konsideriĝis tradicie gastema al la eksterlandaj artistoj kaj ema sekvi la kulturajn kaj artajn tendencojn en aliaj landoj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la poloj fokusiĝis al la kulturaj aferoj ofte hegemonie super la politika kaj ekonomia aktivaĵo. Tiuj faktoroj kontribuis al la multflanka naturo de la polaj artoj, kun multaj kompleksaj nuancoj.

La pola kulturo estis influita kaj de la orienta kulturo kaj de la okcidenta. Aktuale, tio evidentiĝis en ties arkitekturo, folkloro kaj arto. La teritorioj de la iama kaj de la nuna Pollando estas la naskoloko de diversaj konataj gravuloj, kiel Marie Curie, Frédéric Chopin, kaj Nikolao Koperniko, la papo Johano Paŭlo la 2-a, Lech Wałęsa, Joseph Conrad kaj Ŝimon Peres, inter aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola literaturo.
La palaco de Krasiński en Varsovio, kiel parto de la nacia biblioteko, konservas malnovajn polajn eldonaĵojn.
La ĉefa foirplaco de Krakovo estas kultura centro de tiu malnova urbo.

Pola literaturo en la mezepoko estis kreata sub forta influo de okcidentaj landoj kaj kristanismo. Ĝis la fino de la 12-a jarcento ĝi estis nur latinlingva kaj tre ofte anonima. En la dua periodo (inter la 12-a kaj la 14-a jc.) aperis la unuaj verkoj en la nacia lingvo (ekz. Psalmaro floriana). Pollingvaj literaturaĵoj estis multe pli kutimaj ekde ĉirkaŭ 1543, kiam grandan renomon ĝuis verkistoj Mikołaj Rej, Andrzej Frycz Modrzewski, Stanisław Hozjusz kaj aliaj. En la 17-a jarcento gravis religiaj verkoj interalie de jezuitoj, poezio esprimanta vanton de ĝismortaj kvalitoj kaj forpasadon de amo kaj feliĉo. Koncepteman poezion verkis Jan Andrzej Morsztyn. En baroka verkaro apartiĝas ankaŭ karikatura literaturo - satiroj, groteskaĵoj kaj parodioj.

La epoko de klerismo komenciĝis en la unua duono de la 18-a jarcento. En ĝi gravan parton okupis tekstoj pri civitanaj kaj politikaj temoj. Pri tia verkado okupiĝis interalie Ignacy Krasicki kaj Adam Naruszewicz. Tiuj verkistoj (samkiel Franciszek Bohomolec, Julian Ursyn Niemcewicz kaj Franciszek Zabłocki) estis adeptoj de klasikismo, siajn verkojn ligantaj kun antikveco. Krom ĝi funkciis sentimentismo, en kies kadroj verkadis interalie Franciszek Karpiński kaj Franciszek Dionizy Kniaźnin. La plej popularaj verkospecoj estis odoj, idiliaj verkoj, fabeloj kaj satiroj.

La perdo de sendependeco en 1795 signife influis ankaŭ polan romantikisman literaturon, kiu de nun servis kiel subtenanto de nacia konscio. En la post-dispartiga periodo oni volonte kolektis popolajn fabelojn, legendojn kaj kantojn (grandan laboron ĉi-kampe plenumis pola etnografo Oskar Kolberg). La literaturistan situacion draste ŝanĝis malsukceso de la novembra ribelo: la verkado dividiĝis al enlanda: historiaj romanoj de Józef Ignacy Kraszewski, nobelaj babilaĵoj de Henryk Rzewuski, moralecaj komedioj de Aleksander Fredro kaj eksterlanda, elmigra, kie kreiĝis tre gravaj verkoj de Adam Mickiewicz (ekz. Sinjoro Tadeo, pola nacia epopeo), Juliusz Słowacki (Kordian), Zygmunt Krasiński (Ne-dia komedio).

La jaro 1864 (malsukceso de la januara ribelo) ofte estas taksata kiel komenco de pozitivismo en Pollando. En tiu tempo ŝanĝiĝs la rolo, kiun havis literaturo. Ĝi devis esti ĉefe utila, reagi al aktualaj eventoj kaj sociaj problemoj. La rolo de poezio malgrandiĝis (kvankam daŭre aperadis, verkata interalie de Maria Konopnicka kaj Adam Asnyk) kaj la ĉefa stilo de verkoj estis realisma romano (ekz. Nad Niemnem de Eliza Orzeszkowa, Lalka de Bolesław Prus) kaj tendenca romano (ekz. Dziadunio de Kraszewski, Pan Graba de Orzeszkowa). Verkataj estis multaj noveloj (Konopnicka, Sienkiewicz, Prus) kaj historiaj romanoj: Faraono de Prus, Potop kaj Quo vadis? de Henryk Sienkiewicz.

Wisława Szymborska gajnis la Premion Nobel de Literaturo (1996).

Sekva epoko estis tiel nomata Juna Pollando, en kiu grava estis eksterordinareco de artisto. Ties slogano diris, ke "la arto estas kreata por la arto mem", tial ne plu oni rigardis civitanajn servojn de la literaturo, sed individuismon kaj internajn travivaĵojn de la aŭtoro. Tiam verkadis Jan Kasprowicz, Tadeusz Miciński, Leopold Staff, Stanisław Wyspiański, Stefan Żeromski kaj Stanisław Przybyszewski.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 20-a jarcento estis kvar poloj, kiuj gajnis la Nobel-premion pri literaturo: nome Henryk Sienkiewicz, Władysław Reymont, Czesław Miłosz kaj Wisława Szymborska. Aliaj tre gravaj verkistoj estas Witkacy, Bruno Schulz kaj Witold Gombrowicz, kiujn oni alkalkulas al avangardistoj; sciencfikcia verkisto Stanisław Lem, kiu en siaj verkoj antaŭvidis tre multajn sciencajn malkovrojn, kiuj poste evidentiĝis faktaj: biotekniko, interreto, virtuala realeco; raportisto Ryszard Kapuściński, kies bildigoj de aliaj kulturoj kaj nacioj estas tre estimataj tutmonde kaj tradukitaj al aliaj lingvoj. Aliaj gravaj verkistoj estas: Zbigniew Herbert, Sławomir Mrożek, kies teatraĵoj estis luditaj tuteŭrope, Jarosław Iwaszkiewicz, Leopold Tyrmand, Stefan Chwin, Jerzy Prokopiuk, Robert Stiller, Andrzej Waligórski, Maria Pawlikowska-Jasnorzewska, Julian Tuwim, Ferdynand Goetel, Piotr Kuncewicz, Paweł Jasienica, Stanisław Jerzy Lec, Tadeusz Boy-Żeleński, Tadeusz Różewicz, Józef Mackiewicz, Andrzej Bobkowski, Zofia Nałkowska, Krzysztof Kamil Baczyński, Stanisław Barańczak, Adam Zagajewski, Tadeusz Konwicki, Stefan Wiechecki, Marcin Świetlicki, Andrzej Stasiuk, Eustachy Rylski kaj Jerzy Sosnowski.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola muziko.
Witold Lutosławski, pola komponisto

Plej ofte menciataj polaj komponistoj de klasika muziko estas[86]: Fryderyk Chopin, Karol Szymanowski, Krzysztof Penderecki, Zbigniew Preisner, Wojciech Kilar, Ignacy Jan Paderewski, Henryk Wieniawski, Krzysztof Komeda, Andrzej Panufnik, Stanisław Moniuszko, Jan Kaczmarek kaj Witold Lutosławski.

Inter plej famaj nuntempaj polaj muzikaj grupoj estas: Lady Pank kaj Manchester.

Kino[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Polaj filmoj.

Polaj reĝisoroj, kies filmoj kandidatiĝis por Oskar-premio en la kategorio de neanglaningvaj filmoj, estas: Jerzy Antczak, Sławomir Fabicki, Feliks Falk (dufoje), Robert Gliński, Jerzy Hoffman, Andrzej Jakimowski, Jerzy Kawalerowicz (trifoje), Dorota Kędzierzawska, Krzysztof Kieślowski (trifoje), Jan Jakub Kolski, Andrzej Kotkowski, Kazimierz Kutz (dufoje), Witold Leszczyński, Juliusz Machulski, Czesław Petelski, Magdalena Piekorz, Radosław Piwowarski, Roman Polański, Jerzy Stuhr, Piotr Trzaskalski, Andrzej Wajda (sepfoje), Leszek Wosiewicz kaj Krzysztof Zanussi (kvarfoje).

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Pierogi – polaj ravioloj
Panerumita kotleto

La kreiĝon de tipa, pola kuirarto forte influis historia evoluo. La teritorion de Pola Respubliko enloĝis diversaj nacioj kaj tre fortas kuirartaj influoj ĉefe orientaj (tataraj-turkaj, antaŭe mongolaj), rutenaj, germanaj, francaj, italaj kaj judaj.

La plej popularaj polaj pladoj estas samtempe tre popularaj en la najbaraj landoj. Inter ili menciindas: pierogi (pola versio de varenikoj, ravioloj ktp.), kaĉoj, farĉitaj terpombuloj, supoj (el acida brasiko aŭ milio, barĉo, pizosupo, nigra supo, buljono, supo el acidigita faruno), manĝaĵoj el terpomoj kaj brasikoj (ekz. bigoso, brasika rulaĵo), bakaĵoj, pano, kukoj (ekz. mielkukoj kaj benjetoj), produktaĵoj el kazeo, viandoj (ĉefe porka, koka kaj bova). Malpli oftas sur pola tablo fiŝoj. Inter tipe polaj specialaĵoj menciindas la kukoj faworki, pola griza saŭco kaj bigoso.

Ordinara alkoholaĵo estas vodko (ekz. fama żubrówka) - multe pli ofte drinkata ol medo, kiun tamen oni opinias tradicia pola alkoholaĵo. Tiuj fortaj alkoholaĵoj tamen pli kaj pli cedas sian lokon al lupola hela biero. En Pollando oni povas aĉeti multajn bierojn, inter plej famaj polaj bieroj estas Tyskie kaj Żywiec. Multe malpli populara estas vino – kutime eksterlanda, ĉar pro netaŭga klimato ekzistas nur malmultaj kelkaj polaj vinfarejoj.

Tre populara trinkaĵo estas nigra teo trinkata ofte kun sukero kaj citrono. Ĝi venis el Anglio danke al nederlandaj komercistoj, tuj post kiam ĝi aperis en okcidenta Eŭropo. Ĝia vera populariĝo okazis tamen en la 19-a jarcento danke al rusoj. En polaj domoj oni ekuzis samovarojn. Populara estas ankaŭ kafo, en Pollando trinkata de la 18-a jarcento.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Pola Instituto kaj Instituto Adam Mickiewicz.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tramoj[redakti | redakti fonton]

Tramtransporto en kunurbaĵo de Supra Silezio estas la plej granda tramsistemo en Pollando[87], kiu funkcias sur teritorio de 13 komunumoj[88]: Będzin, Bytom, Chorzów, Czeladź, Dąbrowa Górnicza, Gliwice (tramvojo el limoj de urbo ĝis tramdeponejo en Gliwice, sur kiun lokitas nur unua haltejo), Katowice, Mysłowice, Ruda Śląska, Siemianowice Śląskie, Sosnowiec, Świętochłowice kaj Zabrze. Antaŭe, tiu tramsistemo funkciis ankaŭ en Piekary Śląskie, Wojkowice kaj en vilaĝo Wieszowa. Nuntempe funkcias 30 tramlinioj kun suma longeco de tramvojoj 200,6 km. Tramtransporton en pola Supra Silezio sekurigas la akcia kompanio Tramwaje Śląskie, kiu funkcias en la nomo de KZK GOP.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof transprenas la kongresan flagon dum UK 2008.

La lingvo Esperanto estis kreita de Ludoviko Zamenhof pli malpli inter Bjalistoko kaj Varsovio, nuntempe polaj urboj, sed tiam el la cara Rusa Imperio. Ekde decembro 1893 jam estis aktiva Esperanto grupo en Varsovio. En 1906 fondiĝis jam grupoj en Krakovo kaj Lvovo. Multaj poloj ludis gravan rolon en la disvastigo de la lingvo. Barbara Pietrzak en la jaroj 2007–2013 estis Ĝenerala Sekretario de UEA kaj ĉefredaktoro de Pola Retradio en Esperanto (ekde 2011).

La 23-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Krakovo, de la 1-a ĝis 8-a de Aŭgusto 1931; ĝi havis 900 partoprenantojn. La 29-a Universala Kongreso de Esperanto okazis inter la 7–15 de Aŭgusto en 1937 en Varsovio; estis 1120 partoprenantoj. La 44-a Universala Kongreso de Esperanto en 1959 estis jubilea kongreso jarcenton post la naskiĝo de Ludwik Lejzer Zamenhof, okazis en Varsovio, kaj estis 3256 aliĝintoj, nome unu el plej multnombraj en la historio de Esperanto. La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro), de la 25-a de julio ĝis la 1-a de Aŭgusto 1987 en Varsovio, kun rekorda nombro de 5946 partoprenintoj el 73 landoj. Finfine la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de Aŭgusto 2009 en la pola urbo Bjalistoko. La kongreso estis speciala pro la datreveno de 150 jaroj ekde la naskiĝo de L. L. Zamenhof, kiu devenis ĝuste el Bjalistoko; estis 1860 aliĝintoj.

Kovrilpaĝo de "Pollando – Nombroj kaj Faktoj".

La 15-a Internacia Junulara Kongreso okazis dum somero 1959 en la urbo Gdańsk kun partopreno de 300 aliĝintoj. La 28-a Internacia Junulara Kongreso okazis de la 17-a ĝis la 23-a de Julio 1972 en Toruń kun partopreno de 250 junaj esperantistoj. La 43-a Internacia Junulara Kongreso okazis inter la 17-a kaj 24-a de Julio 1987 en la universitata urbo Krakovo kun partopreno de 1034 junaj esperantistoj. La 61-a Internacia Junulara Kongreso okazis de la 31-a de Julio ĝis la 7-a de Aŭgusto 2005 en Zakopane, kun partopreno de multe pli ol 400 kongresanoj, kio estis la plej multnombra rekordo ekde tiam.

Libro en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pollando Nombroj kaj Faktoj, Interpress; Varsovio, 1974

La plej gravaj Esperanto-asocioj, kluboj kaj instancoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Główny Urząd Statystyczny, dane za rok 2018, stan na 01.01.2018
  2. Bankier.pl, Powierzchnia Polski wzrosła o 1643 ha
  3. "Concise Statistical Yearbook of Poland, 2008" (PDF). Central Statistical Office. 28a de Julio 2008. Arkivita el la originalo (PDF) la 28an de Oktobro 2008. Alirita la 12an de Aŭgusto 2008.
  4. Lukowski, Jerzy; Zawaszki, Hubert (2001). A Concise History of Poland (unua eld.). Cambridge University Press. p. 3. ISBN 978-0-521-55917-1.
  5. Norman Davies, Europe: A History, Pimlico 1997, p. 554: "Poland–Lithuania was another country which experienced its 'Golden Age' during the sixteenth and early seventeenth centuries. The realm of the last Jagiellons was absolutely the largest state in Europe"
  6. Piotr Stefan Wandycz (2001) The price of freedom: a history of East Central Europe from the Middle Ages to the present. Psychology Press. p. 66. ISBN 978-0-415-25491-5. Alirita la 13an de Aŭgusto 2011.
  7. Gehler, Michael; Steininger, Rolf (2005). Towards a European Constitution: A Historical and Political Comparison with the United States. Böhlau Verlag Wien. p. 13. ISBN 978-3-205-77359-7. "Poland had actually managed to pass a first progressive constitution on 3, May 1795; this was Europes first written constitution."
  8. Tatjana Tönsmeyer; Peter Haslinger; Agnes Laba (2018). Coping with Hunger and Shortage under German Occupation in World War II. Springer. p. 188. ISBN 978-3-319-77467-1.
  9. Materski, Wojciech; Szarota, Tomasz (2009). "Przedmowa" [Prefaco]. Polska 1939–1945. Straty Osobowe i Ofiary Represji pod Dwiema Okupacjami [Homaj perdoj kaj viktimoj de subpremado sub du okupacioj] (en pola). Warsaw: IPN. ISBN 978-83-7629-067-6. Arkivita el la originalo la 23an de Marto 2012. Alirita la 27an de Oktobro 2014.
  10. [1] Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine etimologio de la vorto Pollando; pollingve
  11. “Kio estas la etimologio de la vorto Pollando?”; Arkivigite je 2008-05-07 per la retarkivo Wayback Machine pollingve
  12. [2] Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine Beno al Mjeŝko, pollingve
  13. Davies, Brian: State and Society on the Black Sea Steppe,1500–1700
  14. Browning, Christopher R.. (2004) The origins of the Final Solution: the evolution of Nazi Jewish policy, September 1939 – March 1942, Comprehensive history of the Holocaust. Lincoln: University of Nebraska Press. ISBN 978-0-8032-1327-2.
  15. Snyder, Timothy. (2015) Black earth: the Holocaust as history and warning, ‑a eldono, Nov-Jorko: Tim Duggan Books. ISBN 978-1-101-90345-2.
  16. Materski & Szarota (2009) Citaĵo: Liczba Żydów i Polaków żydowskiego pochodzenia, obywateli II Rzeczypospolitej, zamordowanych przez Niemców sięga 2,7- 2,9 mln osób. Traduko: La nombro de judaj viktimoj estis ĉirkaŭkalkulita je 2,9 milionoj. Tio estis ĉirkaŭ 90% el la 3.3 milionoj da judoj loĝantaj en la antaŭmilita Pollando. Fonto: IPN.
  17. Poland Historical Background.
  18. Polish Victims. United States Holocaust Memorial Museum.
  19. Piotrowski, Tadeusz. Poland World War II casualties (in thousands).
  20. Materski & Szarota (2009) Citaĵo: Łączne straty śmiertelne ludności polskiej pod okupacją niemiecką oblicza się obecnie na ok. 2 770 000. Traduko: Nuntempaj ĉirkaŭkalkuloj estis de ĉirkaŭ 2 770 000 viktimoj de la germana okcupacio. Tio estis 11.3% el la 24.4 milionoj da etnan poloj en la antaŭmilita Pollando.
  21. Documenting Numbers of Victims of the Holocaust and Nazi Persecution. United States Holocaust Memorial Museum.
  22. Wardzyńska, Maria. (2009) Był rok 1939. Operacja niemieckiej policji bezpieczeństwa w Polsce. Intelligenzaktion (pole). Institute of National Remembrance. ISBN 978-83-7629-063-8. “Oblicza się, że akcja „Inteligencja” pochłonęła ponad 100 tys. ofiar. Traduko: Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la Intelligenzaktion forigis la vivojn de 100 000 poloj.”. Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-29. Alirita 2022-08-27.
  23. Grzegorz Motyka, Od rzezi wołyńskiej do akcji "Wisła". Konflikt polsko-ukraiński 1943–1947. Kraków 2011, p. 447. Vidu ankaŭ: Recenzo de Tomasz Stańczyk: "Grzegorz Motyka oblicza, że w latach 1943–1947 z polskich rąk zginęło 11–15 tys. Ukraińców. Polskie straty to 76–106 tys. zamordowanych, w znakomitej większości podczas rzezi wołyńskiej i galicyjskiej."
  24. What were the Volhynian Massacres?. Institute of National Remembrance (2013).
  25. Materski & Szarota (2009)
  26. Holocaust: Five Million Forgotten: Non-Jewish Victims of the Shoah. Arkivigite je 2022-06-14 per la retarkivo Wayback Machine Remember.org.
  27. Polish experts lower nation's WWII death toll. Arkivita el la originalo je 18a de Aŭgusto 2019.
  28. Bureau odszkodowan wojennych (BOW), Statement on war losses and damages of Poland in 1939–1945. Warsaw 1947
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 29,5 29,6 Pola Ministerio de Edukado kaj Scienco (2019). "Statistical Yearbook of the Republic of Poland" (PDF). Rocznik Statystyczny Rzeczypospolitej Polskiej. Varsovio: Statistics Poland (Główny Urząd Statystyczny GUS): 80–81, 84–85, 111. ISSN 1506-0632. OCLC 907771825. Alirita la 2an de Aprilo 2022.
  30. "Cechy krajobrazów Polski – Notatki geografia".
  31. Grochowski, Mirosław (1997). "Poland Under Transition and Its New Geography". Canadian Slavonic Papers. Taylor & Francis. 39 (1/2): 1–26. doi:10.1080/00085006.1997.11092140. JSTOR 40869887.
  32. BACC Editorial Team. (2015) Second Assessment of Climate Change for the Baltic Sea Basin. Cham: Springer, p. 385. ISBN 9783319160054.
  33. (2017) Interdisciplinary approaches for sustainable development goals. Cham: Springer. ISBN 9783319717883.
  34. Shell, Marc. (2014) Islandology: Geography, Rhetoric, Politics. Stanford: University Press, p. 89. ISBN 9780804789264.
  35. Najwyższe szczyty w Tatrach Polskich i Słowackich. Arkivita el la originalo je 2021-12-12. Alirita 2022-08-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-12. Alirita 2022-08-25.
  36. . Nowe ustalenia dotyczące wysokości szczytów w Tatrach (pole) (2020). Arkivita el la originalo je 2021-10-09. Alirita 9a de Oktobro 2021. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-09. Alirita 2022-08-25.
  37. (2000) “Settlement and sustainability in the Polish Sudetes”, GeoJournal 50, p. 273–284. doi:10.1023/A:1007165901891. 
  38. Christine Zuchora-Walske. (2013) “The Lakes Region”, Poland. ABDO Publishing, p. 28. ISBN 978-1-61480-877-0. “Insert: Poland is home to 9,300 lakes. Finland is the only European nation with a higher density of lakes than Poland. (Pollando estas hejmo de 9 300 lagoj. Finnlando estas la nura eŭropa lando kun pli alta denseco de lagoj ol Pollando)”.
  39. 39,0 39,1 Korzeniewska, Ewa; Harnisz, Monika (2020). Polish River Basins and Lakes. Vol. I: Hydrology and Hydrochemistry. Cham: Springer International Publishing. pp. 4–5. ISBN 9783030121235.
  40. [3]
  41. Zbigniew Ustrunul; Agnieszka Wypych; Ewa Jakusik; Dawid Biernacik; Danuta Czekierda; Anna Chodubska (2020). Climate of Poland (PDF) (Report). Institute of Meteorology and Water Management - National Research Institute (IMGW). p. 7. Alirita la 3an de Aprilo 2022.
  42. Azad, Abdul Kalam; Khan, Mohammad Masud Kamal (2021). Bioenergy Resources and Technologies. London: Elsevier. p. 6. ISBN 9780128225264.
  43. Forest area (% of land area) - Poland. Monda Banko. Alirita 1a de Aprilo 2021.
  44. Milewski, Wawrzyniec. (2017) Forests in Poland 2017. Varsovio (Warszawa): State Forests Information Centre, p. 8. ISBN 9788365659231.
  45. Frouz, Jan. (2022) Applied Ecology: How agriculture, forestry and fisheries shape our planet. Cham: Springer International Publishing. ISBN 9783030832254.
  46. . That's Polish: Exploring the History of Poland's National Emblems. Adam Mickiewicz Institute (2016). Alirita 3a de Aprilo 2022. “"A white eagle [...], the profile of a shaggy bison in a field of grass. These are emblems of Poland". "Nation’s (somewhat disputed) national flower – the corn poppy".”.
  47. Rokosz, M. (1995). “History of the Aurochs (Bos taurus primigenius) in Poland”, Animal Genetics Resources Information 16, p. 5–12. doi:10.1017/S1014233900004582.  Arkivigite je 2013-01-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-14. Alirita 2022-08-25.
  48. (2010) European Ungulates and Their Management in the 21st Century. Cambridge: University Press, p. 223–231. ISBN 9780521760614.
  49. (2003) Europe: A Continental Overview of Environmental Issues, Volume 4. ABC-CLIO World geography. ISBN 978-1-57607-686-6.
  50. Mayer, Marius. (2019) Cross-Border Tourism in Protected Areas: Potentials, Pitfalls and Perspectives. Cham: Springer, p. 115. ISBN 9783030059606.
  51. Kowalczyk, Barbara. (2019) Environmental law in Poland. Alphen aan den Rijn: Kluwer Law International. ISBN 9789403509501.
  52. 52,0 52,1 52,2 Serwis Rzeczypospolitej Polskiej (n.d.) Civil Service; Basic information about Poland (angle). Government of the Republic of Poland. Alirita 8a de Marto 2022.
  53. Stanisz, Piotr. (2020) Religion and Law in Poland (angle). Alphen aan den Rijn: Kluwer Law International, p. 13. ISBN 9789403529738.
  54. Central Intelligence Agency. (2021) CIA World Factbook 2021-2022 (angle). Nov-Jorko: Skyhorse Publishing. ISBN 9781510763814.
  55. (2021) Foundations of Law: The Polish Perspective (angle). Warszawa (Warsaw): Wolters Kluwer Polska, p. 127. ISBN 9788382231731.
  56. Gwiazda, Anna. (2015) Democracy in Poland: Representation, participation, competition and accountability since 1989. Florence: Taylor and Francis, p. 67. ISBN 9781315680118.
  57. Granat, Mirosław. (2021) The Constitution of Poland: A Contextual Analysis. Oxford: Hart Publishing, p. 51, 52, 221. ISBN 9781509913947.
  58. (2017) “Political System (III)”, Contract law in Poland (angle). Alphen aan den Rijn: Kluwer Law International. ISBN 9789041189332. OCLC 1046634087.
  59. Jan Cienski, Warsaw, Poland's growth defies eurozone crisis Financial Times, 1a de Julio 2012. Internet Archive.
  60. Pracujący w rolnictwie, przemyśle i usługach | RynekPracy.org. Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2020. Alirita 28a de Majo 2020.
  61. "Travel And Tourism in Poland".[rompita ligilo] www.euromonitor.com. Alirita la 12an de Oktobro 2009.
  62. Konopacki, Stanisław. (12a de Marto 2009) Polska pięć lat w Unii Europejskiej. WSMIP UŁ. ISBN 978-83-88679-84-1.
  63. Press Release (5a de Novembro 2012) International tourism strong despite uncertain economy. World Tourism Organization UNWTO. Arkivita el la originalo je 18a de Februaro 2013. Alirita 6a de Februaro 2013. Arkivigite je 2013-02-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-18. Alirita 2022-08-26.
  64. marca 2020, przez Filip Frydrykiewicz-9. Bez pomocy państwa upadną tysiące firm turystycznych (9a de Marto 2020).
  65. "UNTWO World Tourism Barometer, Vol.5 No.2" (PDF). www.tourismroi.com. Arkivita el la originalo (PDF) la 25an de Marto 2009. Alirita la 12an de Oktobro 2009.
  66. (2005) “The Eagles' Nests”, Poland. Lonely Planet. ISBN 978-1-74059-522-3.
  67. Pickup, Gilly. (7a de Marto 2019) The 50 Greatest Castles and Palaces of the World. Icon Books. ISBN 978-1-78578-458-3.
  68. Statistics Poland. (2021) Preliminary results of the National Population and Housing Census 2021 (angle). Główny Urząd Statystyczny GUS, p. 1.
  69. Statistics Poland. (2021) Area and population in the territorial profile (en, pl). Główny Urząd Statystyczny GUS, p. 20.
  70. Fertility rate, total (births per woman) - Poland. Monda Banko. Alirita 12a de Marto 2022.
  71. Median age. CIA World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita 12a de Marto 2022.
  72. Urban population (% of the population) - Poland. Monda Banko. Alirita 13a de Marto 2022.
  73. Distribution of population by degree of urbanisation, dwelling type and income group - EU-SILC survey. European Commission (2020). Alirita 6a de Aprilo 2022.
  74. Funkcje Metropolitalne Pięciu Stolic Województw Wschodnich Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine - Markowski
  75. World Urbanization Prospects - Unuiĝintaj Nacioj - Department of Economic and Social Affairs / Population Division, The 2003 Revision (data of 2000)
  76. Eurostat, Urban Audit database Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine, alirita en 12a de Marto 2009. Informaro por 2004.
  77. . Major Metropolitan Areas in Europe. Joel Kotkin and Praxis Strategy Group (2013).
  78. European Spatial Planning Observation Network, Study on Urban Functions (Project 1.4.3) Arkivigite je 2022-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, Final Report, Chapter 3, (ESPON, 2007)
  79. (September 2017) “Changes in population density of the urban population in southern Poland in the period 1950-2011 against the background of political and economic transformation”, Miscellanea Geographica 21, p. 107–113. doi:10.1515/mgrsd-2017-0017. 
  80. Struktura narodowo-etniczna, językowa i wyznaniowa ludności Polski. Narodowy Spis Powszechny Ludności i Mieszkań 2011 [Naci-etna, lingva kaj religia strukturo de Pollando. Nacia Censo de Populacio kaj Loĝado 2011] (PDF) (en pola). Centra Statistika Servo. 2015. p. 36. ISBN 978-83-7027-597-6.
  81. Statistics Poland. (n.d.) The Concept of the International Migration. Statistics System in Poland. (angle). Główny Urząd Statystyczny GUS, p. 5.
  82. "Filling Poland's labour gap", Poland Today. Kontrolita 24a de Marto 2019. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-08-26.
  83. Departament Rynku Pracy MRPiPS (2021) Zezwolenia na pracę cudzoziemców (pole).
  84. Adam Zamoyski, The Polish Way: A Thousand Year History of the Poles and Their Culture. 1993, Hippocrene Books, Poland, ISBN 0-7818-0200-8 [4] Alirita la 24an de Aŭgusto 2018.
  85. Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Pollando, 2002–2007, AN OVERVIEW OF POLISH CULTURE. Alirita 12-13-2007.
  86. Listo de polaj komponistoj plej ofte menciataj en interreto
  87. Statystyka torowisk tramwajowych w polskich miastach Arkivigite je 2015-09-11 per la retarkivo Wayback Machine (pola lingvo) infotram.pl, 2014-01-24.
  88. UCHWAŁA NR XCIV/50/2008 Zgromadzenia Komunikacyjnego Związku Komunalnego GOP w Katowicach z dnia 2 grudnia 2008 r. , Strategia działania KZK GOP 2008-2020, paĝo no. 8, la 4-an de julio 2014, [5] Arkivigite je 2012-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
  89. Odra, 2014-01-26, Instytut Rozwoju i Promocji Kolei, IRiPK.pl
  90. Odkrywamy Wrocław: Dworzec Świebodzki, 2014-01-26, Wojciech Prastowski, 2012-01-15, TuWroclaw.com
  91. 91,0 91,1 Atlas Linii Kolejowych Polski 2011, Mapy ogólne, Stankiewicz Ryszard, Stiasny Marcin, A3-H12, Eurosprinter, Rybnik, 2011. ISBN 978-83-931006-4-4

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Włodzimierz Borodziej: Geschichte Polens im 20. Jahrhundert. Beck, München 2010, ISBN 978-3-406-60648-9.
  • Jean-Jacques Fauvel, Pologne, Paris, Hachette, kol. «Les Guides Bleus», 733 p., 1967.
  • Tomasz Kamusella, The Un-Polish Poland, 1989 and the Illusion of Regained Historical Continuity, 2017. Basingstoke: Palgrave Pivot, 162 paĝoj, ISBN 978-3-319-60035-2.
  • Hartmut Kühn: Das Jahrzehnt der Solidarność. Die politische Geschichte Polens 1980–1990. Basisdruck, Berlin 1999, ISBN 3-86163-087-7.
  • Materski, Wojciech; Szarota, Tomasz (2009). "Przedmowa" [Prefaco]. Polska 1939–1945. Straty Osobowe i Ofiary Represji pod Dwiema Okupacjami [Homaj perdoj kaj viktimoj de subpremado sub du okupacioj] (en pola). Warsaw: IPN. ISBN 978-83-7629-067-6. Arkivita el la originalo la 23an de Marto 2012. Alirita la 27an de Oktobro 2014.
  • Annie de Montfort kaj Henri de Montfort, Pologne, Paris, Hachette, kol. «Les Guides Bleus», 1939, 604 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Poland en la angla Vikipedio.