Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Pécs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Ĉiuj Sanktuloj
Kirko Ĉiuj Sanktuloj en Pécs
Kirko Ĉiuj Sanktuloj en Pécs
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Ĉiuj Sanktuloj estas signifa romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Pécs, en kolonio Tettye [tetje].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento estis jam konstruita romanika kriko. Post 3 jarcentoj ĝi gotikiĝis. Dum dominado de turkoj (1543-1686) ĝi restis la unusola kristana kirko, kiun uzis krom la katolikoj ankaŭ kalvinanoj kaj unitaranoj. En 1588 tie okazis fama disputo inter kalvinanoj kaj unitaranoj. En la 17-a jarcento la konstruaĵo apartenis al la unitaranoj, la katolikoj reakiris ĝin en 1644. Depost 1686 tiu kirko estis provizora katedralo. Ĝis 1704 la jezuitoj servis tie, tiutempe ili alkonstruis po unu barokajn flanko navojn. En 1935 oni alkonstruis monaĥejon por karmelanoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en korto, kie oni vidas ankaŭ tombojn ĉefe el la 18-a jarcento. Ekde la mezepoko oni profitis la korton tombejo. La fasado estas tre simpla triangulo, meze estas la enirejo. Plej supre la tre mallonga turo altiĝas, kies pinto estas bulboforma. La sanktejo estis origine romaniko, poste ĝi gotikiĝis. La altaroj, predikejo, orgeno estas barokoj el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.