Preĝejo Duondormo de Dipatrino (Nyíregyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Duondormo de Dipatrino
Grek-katolika preĝejo Duondormo de Dipatrino en Nyíregyháza
Grek-katolika preĝejo Duondormo de Dipatrino en Nyíregyháza
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Dato de konsekro 1993
Konsekrinto Achille Silvestrini
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ferenc Török (arkitekto)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita ekstere el ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Duondormo de Dipatrino (origine hungare Istenszülő elszenderedése) estas nova grek-katolika konstruaĵo en Hungario, en Nyíregyháza, en urboparto Jósaváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu urboparto la grek-katolikoj komencis aranĝi grupon en 1988. Liturgioj okazis en la proksima mezlernejo. En 1991 la grekokatolika grupo oficiale ekfunkciis, en la sama jaro la urbo donacis konvenan areon por nova preĝejo. La konsekro okazis post 2 jaroj fare de kardinalo Achille Silvestrini.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La konstruaĵo meze havas plurlateran kupolon, sed nur la supra kupola parto estas videbla, antaŭe diversaj aloj kovras ĝin. La fasado estas simetria, meze la ĉefenirejo funkcias. Interne la ikonostazo estis pentrita por la inaŭguro.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.