Grek-katolika preĝejo Etendiĝo de Sankta Spirito (Szolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grekokatolika preĝejo Etendiĝo de Sankta Spirito
Preĝejo Etendiĝo de Sankta Spirito en Szolnok
Preĝejo Etendiĝo de Sankta Spirito en Szolnok
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Dato de konsekro 2002
Konsekrinto Szilárd Keresztes
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 150 sidlokoj
Alto 12,6 m. (la kupolo interne)
Ligiloj
vdr

La grek-katolika preĝejo Etendiĝo de Sankta Spirito estas moderna konstruaĵo en Hungario, en urbo Szolnok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La grekokatolikoj ne havis kirkon, nur kapelon. La liturgioj okazis tie aŭ depost la socialismo en lernejo. La eklezia grupo estis fondita en 1989. La urbo donacis konvenan areon por konstrui kirkon en 1992. En la sekva jaro oni konstruis provizoran lignan preĝejon. En 1997 la planoj estis pretaj por konstruaĵoj preĝejo, paroĥo, kunvenejo. Ili estis konstruitaj inter 2000-2002, sed la tombejo pri urnoj sub la preĝejo nur en 2003.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en granda korto, sed apude estas videblaj la aparta kampanilo kaj paroĥejo. La ortodoksa preĝejo ofte estas oklatera, sed tiu ĉi estis ronda kun diagonalo 16 m. Ekstere ĝi estas kovrita per blankaj sablobrikoj, sed la fundamenta strio estas flava kalkoŝtono. (Tio estas koloroj de Vatikana flago.) La tegmento estas kovrita per kuprolamenoj. Interne estas 3 partoj: vestiblo, navo, sanktejo. El la vestiblo ankaŭ la urnotombejo estas atingebla. Ĝi estas ŝirmita kontraŭ inundoj. La kupolo estas betonringo, kiun 8 kolonoj tenas. Pli supre estas 32 fenestroj ĉiuj 4 metrojn altaj. La ĉefaltaro estis farita el blanka marmoro. La ikonostazo konsistas el 37 bildoj kaj estis preta en 2010.

La kampanilo estas 9 metrojn alta. Tio estas nur 4 kvadrataj kolonoj, kiujn supre simpla tegmento kunligas. Meze 2 sonoriloj loĝas. Sur la kolonmuro estas reliefo pri István Széchenyi ekde 2006. Apud la kampanilo estas videbla skulptaĵo pri Sankta Nikolao kaj iom for la kunvenejo.

En 2010 la eklezia grupo transprenis la zorgantajn taskojn pri la proksima lernejo kaj la infanĝardeno. Dimanĉe posttagmeze ankaŭ romkatolika meso okazas.

Kermeso okazis en la 30-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.