Preĝejo Johano Baptisto (Gyöngyös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Johano Baptisto
Preĝejo Johano Baptisto en Gyöngyös-Mátrafüred
Preĝejo Johano Baptisto en Gyöngyös-Mátrafüred
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös
paroĥo ĉe Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en ekstera parto de Gyöngyös, nomata Mátrafüred (dum la mezepoko Bene).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1301 en tiu loko paŭlanoj konstruis monaĥejon kun kirko. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ĝi ruiniĝis. Inter 1713 kaj 1948 ĉiujare oni aranĝis procesion el Gyöngyös al la preĝejo por rememori pri la granda epidemio de pesto. En la jaroj 1766 kaj 1767 oni konstruis la nun videblan barokan kirkon el la restaĵoj, sed la monaĥejo jam eterne perdiĝis. La turo estis preta nur en 1795. En 2009 la procesio estis denove aranĝita kaj en 2017 la preĝejo mem estis plene renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola inter multe de ordinaraj hipokastanoj apud parko. Antaŭ la kirko kruco staras ekde 1833. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. Meze estas la eniro tra la turo, sed estas ankaŭ alia pordo ĉe la navo. Super la tura enirejo estas granda fenestro, pli supre skulptaĵo Immaculata en niĉo, plej supre aperturo por la sonorado. Apogpilieroj tenas la navon. La absido estas duonronda. Sakristio aliĝas al la navofino. La internaj instalaĵoj estis faritaj en mezo de la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.