Preĝejo Koro de Jesuo (Székesfehérvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Koro de Jesuo
Preĝejo Koro de Jesuo en Székesfehérvár
Preĝejo Koro de Jesuo en Székesfehérvár
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Dato de konsekro 1911
Konsekrinto Ottokár Prohászka
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Secesio (stilo)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ferbetono
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Koro de Jesuo estas signifa eksterordinara romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Székesfehérvár. Ĝi estas la unua ferbetona preĝejo en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko kapelo funkciis por la apuda orfejo kaj infanĝardeno en la 19-a jarcento. En 1900 ĝi jam estis en kaduka stato. Oni kolektis monon kaj Gáspár Fábián kun Jenő Bory kreis la imponan kirkon en 1910 kaj en la sekva jaro. La freskoj estis pentritaj en 1926 fare de Antal Megyer-Meyer. La preĝejo ricevis paroĥan statuson en 1928. En fino de la 2-a mondmilito multe da pafoj trafis ĉefe la kupolon, en fino de 1945 la preĝejo denove estis uzebla, sed la plena renoviĝo finiĝis en 1961. La lasta renoviĝo okazis en 2010.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed la ĉefenirejo estas rekte atingebla laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze funkcias la ĉefenirejo, flanke po unu malaltaj turoj altiĝas. Super la enirejo mozaiko pri Kristo estas videbla. Malantaŭ la fasado granda oklatera kupolo etendiĝas, pli alta, ol la menciitaj turoj. Plej supre estas lanterno (arkitekturo). Interne estas videbla skulptaĵo pri Madono fare de Jenő Bory.

Kermeso okazas je festo de Sankta Koro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Koro de Jesuo en Székesfehérvár