Preĝejo Mario Magdaleno (Hévíz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Mario Magdaleno
Kirko Mario Magdaleno en Hévíz
Kirko Mario Magdaleno en Hévíz
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hévíz (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Keszthely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Mario Magdaleno estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Hévíz, en urboparto (iama vilaĝo) Egregy. Ĝi apartenas al la plej gravaj mezepokaj restintaj konstruaĵoj de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1341. Dum dominado de turkoj ĝi parte ruiniĝis, en 1731 renoviĝis, sed la mezepoka arkitekturo restis. Tiam la kirko prenis novan patronon Mario Magdaleno. En 1860 oni konstruis novan enirejon ĉe la turo, sed en 1912 tiu enirejo estis nuligita. En 1964 la kirko denove renoviĝis. En 1990 la tegmento bruliĝis, sed en la sekva jaro nova tegmento estis farita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en rando de la urbo sur monteto en mezo de tombejo. La fasado komenciĝas je kvadrata turo. La navo estas preskaŭ kvadrata (tie funkcias la jam baroka enirejo), 4,5 metrojn longa. la sanktejo estas kvadrata 2,3 metrojn longa. Interne la murpentraĵoj devenis el la 18-a jarcento. En la samktejo kruco estas videbla el la mezepoko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fotoj pri kirko Mario Magdaleno en Hévíz-Egregy
kirko Mario Magdaleno
Malantaŭa parto de la kirko
La preĝejturo
La sanktejo