Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Metamorfozo de Kristo
Preĝejo Metamorfozo de Kristo en Győr
Preĝejo Metamorfozo de Kristo en Győr
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Metamorfozo de Kristo (origine hungare Urunk Színeváltozása) estas romkatolika konstruaĵo en Győr, en la kvartalo "Újváros". Ĝi estas la dua plej granda preĝejo en Győr.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu urboparto la unua preĝejo (fakte kapelo) estis konstruita en 1695 en tiu loko, kie nun estas la sinagogo. La dua preĝejo estis origine luterana ligna preĝejo, sed en 1749 laŭ reĝa ordono ĝi iĝis katolika preĝejo Sankta Jozefo. En la sama loko estis konstruita la nun videbla preĝejo inter 1836-1841.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo limas kun 3 stratoj laŭ la trotuaroj, la kvara flanko estas strikta korto. La fasado estis simetria, meze la ĉefenirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. Ĉe la stratangulo krucifikso estas videbla. La navo havas ambaŭflanke kvazaŭ flankonavojn, kiuj estas fakte serio de flankaj altaroj. La ĉefaltara bildo prezentas Metamorfozon de Kristo, apude estas skulptaĵoj pri diakono (Sankta) Stefano kaj Sankta Jozefo. Freskoj de la sanktejo estis pentritaj en 1858. La flankaj kapeloj estas dediĉitaj al Sankta Familio, Sankta Krono kaj Sankta Maria. La orgeno alvenis en 1854. La preĝejo ekstere renoviĝis en 2015.

En la proksimo funkcias ankaŭ 4 aliaj preĝejoj: Luterana malnova preĝejo (Győr), Kalvinana preĝejo (Győr), Sinagogo de Győr kaj Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Győr). Ekde 2006 oni aranĝas komunan festivalon "Kvin Preĝejoj", interne koncertoj okazas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejturo