Preĝejo Sankta Andreo (Szentendre)
Paroĥa preĝejo Sankta Andreo | |
---|---|
paroĥopreĝejo • filial church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szentendre |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Budapeŝto-Esztergom |
dekanujo | Szentendre |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1948 |
Konsekrinto | József Mindszenty |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 180 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Andreo estas romkatolika historia monumento en urbo Szentendre (Hungario), en loĝloko Izbég.
Historio[redakti | redakti fonton]
Serbaj rifuĝintoj en 1738 konstruis ortodoksan kirkon dediĉitan al Sankta Spirito. Precipe depost naskiĝo de Jugoslavio la serboj grandparte hejmenvenis, la kirko ne estis uzata. En 1948 la katolika eklezio aĉetis ĝin, poste tuj oni konstruis krucnavon, moŝtan kapelon kaj aliajn necesajn instalaĵojn. En 1977 la turo estis renovigita. En 2003 la preĝejo ricevis paroĥan rangon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kaj iomete reliefas. La absido estas plurlatera. La benkoj estis portitaj en 1951 el ĝuste tiam detruita preĝejo en Budapeŝto. Tiutempe estis pentritaj la freskoj fare de Ernő Jeges. La altarbildo prezentas Sanktan Andreon kun Sankta Petro kaj Johano Baptisto.
Kermeso okazas en la sekva dimanĉo depost 30-a de novembro.