Preĝejo Sankta Anna (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Anna
Emeriteja preĝejo Sankta Anna en Győr
Emeriteja preĝejo Sankta Anna en Győr
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Győr
paroĥo en Baziliko de Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Emeriteja preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Győr. Hungare oni konas ĝin "magyar ispita" (hungara emeritejo), ĉar proksime estis simila konstruaĵo "német ispita" (hungara emeritejo).

La emeritejo

Historio[redakti | redakti fonton]

György Széchényi aĉetis apude de tiu loko domon por gemaljunuloj en 1666. Baldaŭ ankaŭ la anguldomo estis aĉetita, la domo estis malkonstruita kaj inter 1730 kaj 1735 estis konstruita la nun videbla baroka preĝejo. Origine ĝi estis dediĉita al Elizabeto de Hungario, la altara bildo prezentis Elizabeton, kiu estis hungara sanktulino, defendanto de la malsanuloj kaj handikapuloj. En 1876 la kirko estis renovigita, krome el 2 rondfenestroj oni faris unu rondfenestron, pli grandan. La mebloj kaj predikejo origine gardas la barokon. En 1997 la preĝejo estis restaŭrita.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

3 trotuaroj limas la preĝejon, la kvara lameno kontaktiĝas kun domoj. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo, apude estas du niĉoj kun skulptaĵoj pri Sankta Maria kun bebo kaj Sankta Floriano. En la sekva lemeno estas nur 2 arkaj fenestroj, en la tria lameno sola rondfenestro. La turo altiĝas ĉe la kvara lameno maldekstre de la sanktejo. En tiu parto inter la preĝejo kaj domoj 2 kortoj situas, ambaŭ kun arkadoj laŭ la itala renesanco.

La ĉefaltaro estis farita en 1744, la predikejo proksimume en 1800. La maldekstra Elizabeto-altaro restis origina, la bildo pri Elizabeto estis pentrita en 1740. Apude situas skulptaĵoj pri Johano Nepomuko kaj Sankta Nikolao.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Emeritejo[redakti | redakti fonton]

Origine la aĉetita domo estas malfrua renesanco, sed en la 1720-aj jaroj ĝi parte barokiĝis.En 1724 ankaŭ la najbara domo estis aĉetita kaj oni faris krociĝon de la domoj. La domo funkciis kiel emeritejo ĝis fino de la 1-a mondmilito. Dum la socialismo ĝi estis loĝdomo. Ekde 1995 ĝi estas ekspoziciejo pri pentraĵoj.

Laŭ la fasado en la unua etaĝo estas granda ferma balkono kun 2 fenestroj estas videblaj. La enirejo funkcias dekstre, ĝuste apud la preĝejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.