Preĝejo Sankta Jozefo (Pécs-Málom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Laboristo Sankta Jozefo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo nun Pécs, ĝis 1954 vilaĝo Málom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko (nur la navoparto)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Laboristo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Pécs, en la iama vilaĝo Málom.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika duonronda absido kaj parto de la navo devenis el la 12-a jarcento. Dum la gotiko en la 15-a jarcento la navo estis pligrandigita, krome nova pordo konstruiĝis. Dum dominado de turkoj la preĝejo restis netuŝata, nedetruita. Detruetoj okazis pro sismo en la 1750-aj jaroj. Oni pligrandigis la kirkon denove en la 18-a jarcento. En la frua 19-a jarcento oni konstruis sakristion kaj turon. En la 1970-aj jaroj la kirko estis plene renovigita, baldaŭe parte.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur monteto apud jam neuzita tombejo. En mezo de la fasado estas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. Interne troviĝas la altvaloraj freskoj, kiuj prezentas ekzemple Kriston kaj apostolojn. Restis ankaŭ partoj de skulptaĵoj.

Kermeso okazas en la 1-an de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.