Preĝejo Sankta Ladislao (Sárvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo Sankta Ladislao en Sárvár
preĝejo Sankta Ladislao en Sárvár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Sárvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova historio de ĉi tiu preĝejo estas nebula. Alia preĝejo funkciis en Sárvár en 1401. En 1560 la loĝantoj iĝis luteranoj, sed la katolika grupo estis refondita en 1643. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1830, sed la nuna formo estas videbla ekde 1927.

Kelkaj supozas, ke en tiu loko estis preĝejo en la 16-a jarcento, aliaj opinias, protestanta ligna preĝejo estis tie.

Laŭ dokumento Francisko Nádasdy (politikisto) konstruigis kapelon en 1645. En la 18-a jarcento ofte okazis incendioj, fine restis nur la muroj. En 1732 la preĝejo plene estis rekonstruita, samtempe oni konstruis la turon. En 1830 oni konstruis po unu navojn, tial la preĝejo formas latinan krucon. El la malnova preĝejo praktike restis nenio. En 1926 la sanktejo estis malkonstruita kaj nova enirejo estis kreita en alia flanko de la konstruaĵo. La nova orgeno alvenis en 1927. Interne la freskoj estis pentritaj en 1939. Dum la 2-a mondmilito la rifuĝintaj poloj en tiu ĉi preĝejo preĝadis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en la urbomezo. La fasado estas simetria, meze situas duonronda teraso, kiun tenas 4 kolonoj. Post la teraso funkcias la ĉefenirejo. En la alia flanko ĉe la sanktejo la turo altiĝas. Interne estas videbla la unua skulptaĵo de Sárvár pri Kristo (farita en 1701).

Kermesoj okazas la 27-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la preĝejo Sankta Ladislao
Hungara kaj pola teksto de la memortabulo: En tiu ĉi preĝejo preĝadis al Dio la polaj soldatoj por la libereco kaj gloro de Hungario inter 1939-1941
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.