Ortodoksa preĝejo Sankta Mikaelo (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
Serbian Orthodox church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (serbe: Црква светог Архангела Михаила [crkva svetog arhangela mihaila], ankaŭ konata Preĝejo Poĵarevaĉka (serbe: Пожаревачка црква)) estas serba ortodoksa monumento historia en Hungario, en urbo Szentendre. La dua nomo venis de urbo en:Požarevac, el kiu venis multaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La alvenintaj serbaj rifuĝintoj konstruis preĝejon apud lignan preĝejon ekde 1690. La ligna preĝejo konstruiĝis inter 1759–1763 kaj seme estis dediĉita al Sankta Mikaelo. La turo estis konstruita poste en 1794. En 1809 la inundo faris gravajn detruojn, tial oni renovigis la konstruaĵon inter 1815-1816. En 1838 denove inundo okazis, sed poste denova rekonstruado okazis. La lastaj renovigaj laboroj okazis en 2018.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Tiu turo estas la plej malalta en Szentendre.La navo finiĝas en plurlatera absido.

La ikonostazo estas pli malnova, ol mem la preĝejo, ĉar la ikonostazo estis farita en 1742 en alia serba preĝejo en Szentendre.

La dorsa flanko de la preĝejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]