Preĝejo Sankta Sebastiano (Székesfehérvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Sebastiano
Preĝejo Sankta Sebastiano en Székesfehérvár
Preĝejo Sankta Sebastiano en Székesfehérvár
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Székesfehérvár
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La vota preĝejo martiro Sankta Sebastiano estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Székesfehérvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1738 kaj 1739 granda pestoepidemio okazis en la urbo. Post la danĝero la loĝantoj faris voton, memore al la epidemio, tial ili konstruis votan kapelon inter 1739-1749. Oni deklaris ĝin preĝejo en 1775, paroĥa preĝejo post 3 jaroj. En la 1800-aj jaroj la kirko estis pligrandigita. Ambaŭ turoj estis konstruitaj en 1836. La orgeno estis produktita en 1896, sed oni metis ĝin en tiun lokon nur en 1906, ĝi estis trakonstruita en 1955. Dum la 2-a mondmilito la kirko difektiĝis, la restaŭrado okazis en 1960. En mezo de la 2010-aj jaroj la konstruaĵo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola, la navo tuŝas la trotuaron. La fasado estas simetria kaj preskaŭ ebena. Antaŭ la fasado monumento pri Johano Nepomuko estas videbla, krome proksime estas ankaŭ krucifikso. Meze situas 3 pordoj por la ĉefenirejo. Pli supre estas videblaj tri fenestroj similaj al la pordoj. 2 kvadrataj turoj borderas la fasadon. La turopintoj estas bulboformaj. Supre inter la turoj statuo pri Sankta Sebastiano staras. La navo estas malpli larĝa, ol la menciita fasado. La absido estas kvazaŭ kuboforma. Sakristio kaj oratorio aliĝas al la absido.

Interne estas ankaŭ flanka altaro dediĉita al Johano Nepomuko. La freskoj estis pentritaj en la 1960-aj jaroj. Foje oni aranĝas koncertojn interne.

Kermeso okazas en la 20-an de januaro, samtempe estas la vota tago.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interna globa panoramofoto