Preĝejo Sankta Triunuo (Balassagyarmat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Balassagyarmat
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Balassagyarmat
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balassagyarmat
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
paroĥo loke
Dato de konsekro 1759
Konsekrinto Antal Révay
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 170 sidlokoj
Longo 27 m
Larĝo 12 m
Alto 14 m (navo interne); 35 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Balassagyarmat, en la urbomezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo de Balassagyarmat estis konstruita en la mezepoko, la sekva en 1697. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1740 kaj 1746. En 1906 la plena konstruaĵo renoviĝis. La orgeno estis farita en 1908, ĝi trakonstruiĝis en 1928 kaj 1981.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la ĉefstrato ĉe stratangulo. En mezo de la fasado malsupre estas la enirejo, plej supre la kvadrata malalta turo. En dekstra parto de la fasado ŝtona kruco estas videbla (1866). Interne 5 altaroj troviĝas. La ĉefaltaro estis malkonstruita en 1972, poste moderna altaro konstruiĝis, kiu ne konformas al la baroka interno. En la sama jaro konstruiĝis la mesa altaro el blanka marmoro. La ceteraj altaroj estas dediĉitaj al Dipatrino, Koro de Jesuo, Sankta Anna, Sankta Feliciano. La predikejo estas baroko. Feraj kolonoj tenas la galerion.

Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la kirko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.