Preĝejo Sankta Triunuo (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Triunuo
Emeriteja preĝejo Sankta Triunuo en Győr
Emeriteja preĝejo Sankta Triunuo en Győr
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Győr
paroĥo en Baziliko de Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Emeriteja preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Győr. Hungare oni konas ĝin "német ispita" (germana emeritejo), ĉar apude estis simila konstruaĵo "német ispita" (germana emeritejo).

La emeritejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 16-a jarcento ĉefe germanaj solduloj servis en la fortikaĵo. Ili havis proprajn plurajn hospitalon kaj emeritejon ekde mezo de la menciita jarcento. En tiu ĉi loko estis 3 loĝdomoj en 1703, kiujn riĉulino aĉetis kaj konstruis etaĝan domon en 1714. Ŝi trakonstruis ĝin por germana emeritejo en 1742, ĝi ekfunkciis en 1765. Komence vivis interne po 12 viroj kaj virinoj. La preĝejo mem konstruiĝis inter 1777-1779. Ĝuste tiutempe ankaŭ simila emeritejo kun preĝejo por hungaroj estis konstruita proksime.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la trotuaro ambaŭflanke kontaktiĝanta kun aloj de la germana emeritejo. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo, plej supre la turo altiĝas kun bulboforma pinto. Interne la ĉefaltaro estas rokoko kun pentraĵo montranta Sanktan Triunuon. Baldaŭ oni faras flankan altaron dediĉitan al Sankta Jozefo. La benkoj estis faritaj en la 18-a jarcento.

La preĝejo ĉiam estis vizitata de hungaroj, kiuj loĝis proksime. La preĝejo neniam havis pastron, sed la zorganto estis Baziliko de Győr.

Emeritejo[redakti | redakti fonton]

La emeritejo kun la preĝejo

La unuetaĝa domo situas laŭ stratangulo laŭ ambaŭ trotuaroj. Enirejoj funkcias el ambaŭ stratoj. Laŭ la fasado sur la etaĝo estas niĉo, interne skulptaĵo pri Sankta Maria kun bebo. Malantaŭ la aloj estas interna arkada korto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]