Preĝejo Stefano la 1-a (Hódmezővásárhely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hódmezővásárhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szentes
Dato de konsekro 1938
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstruado 1935–1938
Specifo
Longo 60 m
Larĝo 20 m
Alto 15 m (navo); 45 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko okazis en 1332 en tiama Houd. En la 16-a jarcento la loĝantoj estis protestantoj, nur sporade vivis katolikoj, pri kiuj misiistoj zorgadis. Laŭ ordeno de Sándor Károlyi (militestro) la paroĥo estis refondita en 1727, samtempe Károlyi zorgis pri kapelo, baldaŭ pri preĝejo. Venis plano pri pli nova kirko jam en la 1860-aj jaroj, tio estis farita nur en la 1930-aj jaroj fare de la jezuitoj. Inter 1950 kaj 1990 la jezuitoj estis malpermesitaj en Hungario, ankaŭ ĉi tie ĉesis iliaj servoj. La orgeno estis kreita en 1956. En 2007 la jezuitoj redonis la servadon al la diocezo, ekde 2013 la monaĥejo apartenas kun plena rajto al la dominikaninoj.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kirko[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola antaŭ placo. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo, maldekstre la simpla monaĥejo etendiĝas. En la meza parto la arkadoj dominas kun 5 arkaj aperturoj, malantaŭe 3 navoj sekvas laŭ baziliko sistemo (ĉefnavo kun 2 flankonavoj). La ĉefnavo havas ambaŭflanke po dek grandajn fenestrojn, la flankonavoj po 8 malgrandajn rondajn fenestrojn. La ĉefnavo havas kasonan plafonon. La marmora ĉefaltaro estis kreita en 1961, meze kruco estas videbla. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Koro de Jesuo kaj Sankta Maria. Menciindas statuo pri Sankta Jozefo.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo estas simpla unuetaĝa konstruaĵo.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.