SOJO

From Vikipedio

Koordinatoj: 35° 42′ 29.88″ N 139° 43′ 24.17″ O / 35.7083000 °N, 139.7233806 °O / 35.7083000; 139.7233806 (mapo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu ĉi artikolo temas pri kafejo en Tokio. Por "sojo" ĝeneralsence, vidu sojfabosojsaŭco.
La kafejo en Tokio

SOJO (japane ソーヨ) estas kafejo en Tokio, Japanujo. Ĝi estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj malfermiĝis al la ĝenerala publiko en aprilo 2017.[1] SOJO situas en la kvartalo Ŝinĝuku, kvin minutoj for de la Japana Esperanto-Instituto.[2] La majstro de la kafejo estas la japana Esperantisto Yoshinori Saitō, kiu ankaŭ estas direktoro da la Japana Vegetarana Societo.[3]

SOJO kutime partoprenas en agado por Senvianda Lundo kaj okaze organizas aranĝojn kaj prelegojn, ekzemple pri la vivo de Verda Majo.

Referencoj[edit | edit source]

  1. SOJO (1a de aprilo 2017). SOJO Esperanto-Vegana Kafejo nun funkcias!. Facebook. Alirita 3a de aprilo 2017.
  2. Japana Esperanto-Instituto (28a de januaro 2017). Esperanto-Vegana Kafejo SOJO estas preparata en Waseda. Facebook. Alirita 3a de aprilo 2017.
  3. Directors (angle). Japan Vegetarian Society.

Eksteraj ligiloj[edit | edit source]