Salomon Kornfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salomon Kornfeld
Persona informo
Naskonomo Salomon Kornfeld
Naskiĝo 1-an de julio 1896 (1896-07-01)
Morto 1-an de januaro 1943 (1943-01-01) (46-jaraĝa)
en Natzweiler-Struthof concentration camp
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Salomon Kornfeld
Okupo
Okupo esperantistoverkistopublikigistoredaktoro
vdr
Salomon Kornfeld en uniformo dum la unua mondmilito, 1915
Kornfeld (la unua dekstre) kiel delegito al la 24a Kongreso de Paco, 1922

Salomon (Salo) KORNFELD, ankaŭ konata kiel Salo Grenkamp-Kornfeld, ps. Grenkamp (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzweiler-Struthof en 1943) estis juda esperantisto kaj publicisto, devene el Pollando (ĝis 1917 aneksita per la Rusia Imperio), portempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934).

Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. Ekde 1914, 17-jaraĝa li fariĝis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Pollando. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo, unue en Krakovo, poste en Jasło, kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto.

Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Pollandon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistikaj kaj publicistaj verkoj kaj certe la Plena Vortaro.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Krioj de l' Koro

Citaĵo
 Dudekkvin bonaj originale verkitaj versaĵetoj 
— Belga Esperantisto n094 (dec 1922)
Citaĵo
 Poemareto de l’ nuna pola Esperanto-poeto. La rekomendo de l’ „Esperantista Literatura Asocio- garanlias puran, neriproĉindan lingvon. Temas pri amo, amikeco, malŝato al milito, pacemo kaj naturo. Kelkaj poezietoj ŝajnas ververe elflui el koro profunde. La aŭtoro dediĉis la verketon al sia amiko Paŭlo Medem, dediĉo nun jam melankolia pro la posta morto de tiu modelo. 
— d-ro Leo Blaas Aŭstria Esperantisto n.43 (maj 1928)

Pri 5.000.000

Citaĵo
 La devizo de la aŭtoro estas „la par ĉiu“. Li ĝojigas nin jen per lirikaj prozaĵoj (Buŝo, okuloj kaj koro, Aŭtuno), jen per rakontoj pri amo (La Arno, La Venĝo, jaluzo), jen

per aforismoj (Senŝeligitaj pensoj) aŭ groteskaĵoj (La du boksistoj. En Papagonio), eĉ enigmo poemo (Al . ..) kaj „ĝisfina“ enigmo (Kaj ĝi postsekvis min) ne mankas. Lia precipa amuzo estas sekvigi vorton per alia rimanta (41 lace-pace, 45 laŭde-aplaŭde) aŭ krei rimantan aforismon (14 Tio, kio estas en ordo, ne trovigas generale sur tagordo; 47 per amoflamanta al sako sonanta; la dua citato eĉ meritas famigi.). Iomete da incitemo kontraŭ la Esperantistoj, „miaj amikoj“ (laŭ la vortoj de Grenkamp) ne malutilas, krom eble komence de p. 80. Laŭ lingva vidpunkto mi iom pridubas la internacian kompreneblecon de nub-skrapulo (18), hejmi > hausen (29), forsuferi > verschmerzen (30), elvortumi > ausdeutschen (43), lia am (atin) i (45), miela monato (50), mia duono > meine (bessere) Hälfte (77), ankaŭ de la bildo „venĝo rodas en la animo“ (65). „Aliel“ estas ja eble laŭfundamenta, sed cetere ne uzata formo, „devigi“ (75) laŭ mia opinio troigo. Kelkfoje la aŭtoro tro evitas la uzon de sufiskoj (honte 12, rezista 22, senvesti 83, malarmi 90). Anstataŭ plej multe (27) mi preferus „maksimume“, anstataŭ konscienco riproĉo (35) rimordo, anstataŭ lekcio (82) lekciono. Bona traduko por „vis-a-vis (la persono) estas vid’-al-vid’ (100). Per „primieli" (87) la aŭtoro tradukas „versüßen“ kaj ne eble „verhonigeln„

Entute la verko certe plaĉos. 
— d-ro fil. Wolfgang Biehler. Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)

Pri Penseroj

Citaĵo
 Kolekto da proverboj , sentencoj , k. c. de plej famaj universale konataj pensuloj . — La verketo estas rekomendita de Esperanta Literatura Asocio
— Belga Esperantisto n094 (dec 1922)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.