Sberbank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sberbanko)
Sberbank
credit organization (business in Russia) • bankonegoco • entrepreno • publika kompanio • ŝtata entrepreno de Rusio vd
Dum 22-a de marto 1991 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Sberbank of the USSR
Jura formo open joint-stock company
Fondintoj Centra Banko de Rusio vd
Sidejo Moskvo
Lando Rusio
Estr(ar)o Herman Gref
Dungitoj 281 000 (stato: 2019)
Agokampo retail banking
ISIN-kodo RU0009029540
Posedata de Registaro de la Rusia Federacio vd
filiaj kompanioj Sberbank CZ • Eapteka • 2GIS • CityDrive • Sber Bank (Belarus) vd
Posedataj kompanioj Volksbank • Troika Dialog • Bereke Bank • Naša AIK Banka • Sberbank CIB • Sberbank Europe vd
TTT Oficiala retejo
vdr

SberbankSber Bank (ruse Сбер Банк, akronimo de Сберегательный банк, laŭvorta traduko: Ŝparkaso; esperantigita Sberbanko) estas la plej granda universala banko en Rusio kaj Orienta Eŭropo, kun pli ol dudek mil filioj en Rusio. La ĉefa oficejo situas en SverCity en Moskvo [1].

La ĉefa reganta posedanto de la banko estas la Centra Banko de Rusio, kiu posedas ĉirkaŭ 64% de la akcioj. La banko enhavas pli ol 20,000 filiojn kun 232,000 dungitoj. La profitoj de la banko en 2013 sumiĝis al proksimume 12 miliardoj da dolaroj. La valoro de la banko, aktuale en 2013, sumiĝas al proksimume 486 miliardoj da dolaroj. Multaj vidas ĝin pli kiel registaran agentejon ol kiel bankon, pro la speciala traktado kiun ĝi ricevas de la registaro, precipe post la rubla krizo en 1998.

Aktuale en 2014, la banko estis vicigita kiel la plej granda banko en Rusio kaj Orienta Eŭropo kaj la tria plej granda banko en Eŭropo kaj estas vicigita 33-a en la rangotabelo de tutmondaj bankoj [2][3].

La banko estas publika kompanio, komercita ĉe la Moskva Borso kaj ĉiuj ĝiaj akcioj estas en la manoj de la publiko. La banko ofertas al siaj klientoj ampleksajn bankajn servojn en ĉiuj areoj de financa agado, per tutlanda reto de filioj kaj per rekta bankado kaj retaj bankaj servoj. La banko havas agadojn ekster Rusio, tra filioj apartenantaj al ĝi kaj temigis negocaj-komercaj agadkampoj kaj privata bankado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rusa memorfesta monero de 25 rubloj markanta la establon de la unua ŝparkesta banko en la rusa Imperio en 1841.
SberCity en Moskvo, la ĉefsidejo de la banko.

La banko ekis en la financa reformo de 1841 iniciatita fare de Georg Ludwig Cancrin [4], kun la establado de reto de ŝparkasoj posedataj fare de la ŝtato. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento la reto kreskis kaj estis unu el la plej grandaj de sia speco en la teritorioj de la Rusia Imperio [5]. En 1905 la filioj komencis vendi asekuron kaj post 1910 kunlaboris kun financejoj en disponigado de monpruntoj. En 1915 la firmao komencis akcepti registarajn obligaciojn [6]. Post la Oktobra Revolucio, la ŝparkasoj estis naciigitaj kaj iĝis parto de la registara banksistemo en Sovet-Unio [7][8].

En 1991 la Ŝparkaso estis organizita kiel privata akcia kompanio nomita "Sberbank" kiu kreskis por iĝi la plej granda banko en la lando kaj estas posedata fare de la Centra Banko de Rusio [9]. La banko funkciigas diversajn filiojn en la asekursektoro kiel ekzemple NPF Sberbank.

En septembro 2020, remarkado estis farita dum kiu la emblemo estis ĝisdatigita kaj la nomo de la banko estis ŝanĝita de "Sberbank" al "Sber Bank" kaj la grupo akiris 40% de la akcioj de la Rambler Group [10][11], kiu interalie posedas la plej grandan kinĉenon en Rusio: Cinema Park kaj Formula Kino (ruse Синема Парк & Формула Кино) .

La emblemo mem estas nefinita cirklo blu-flav-verda kun V ene de ĝi [12][13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]