Sinagogo de Kecskemét

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Kecskemét
sinagogo
Lando Hungario vd
Situo Kecskemét
Situo
Geografia situo 46° 54′ 34″ N, 19° 41′ 39″ O (mapo)46.90944106364419.694203417211Koordinatoj: 46° 54′ 34″ N, 19° 41′ 39″ O (mapo)
Sinagogo de Kecskemét (Hungario)
Sinagogo de Kecskemét (Hungario)
DEC
Sinagogo de Kecskemét
Sinagogo de Kecskemét
Situo de Sinagogo de Kecskemét
Map
Sinagogo de Kecskemét
vdr

La Sinagogo en Kecskemét estas romantikisma historia monumento. Nun ĝi estas Domo de Scienco kaj Tekniko (Kecskemét).

Sinagogo en Kecskemét en la 1900-aj jaroj

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj ricevis permeson loĝi en Kecskemét en 1746. En 1801 oni fondis la judan grupon, ekde 1814 ili uzis preĝdomon en loĝejo. En la sekva jardeko ili konstruis ankaŭ banejon, lernejon, rabenoloĝejon, krome en 1818 jam malgrandan sinagogon. Ili unue uzis preĝdomon, poste malgrandan sinagogon. La nun videbla granda sinagogo konstruiĝis inter 1864-1868, sed oficiale ekfunkciis en 1871. En 1911 tertremo okazis, poste ĝi estis renovigita fare de Lipót Baumhorn. Dum la 2-a mondmilito la judeco grandparte estis deportita, el la 1431 martiriĝis 1222. La germanoj profitis la sinagogon por stalo. En 1966 la urbo aĉetis la konstruaĵon kaj en 1974 ekfunkciis en ĝi la Domo de Scienco kaj Tekniko.

La granda sinagogo en Kecskemét post la tertremo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Origine la fasado estis simetria kaj ĝi havis 3 partojn. La meza parto havis trioblan enirejon, pli supre estis granda fenestrorozo, plej supre la turo altiĝis kun bulbopinto.

Dum la trakonstruo ĝenerale la ekstera parto restis, sed interne oni forigis ĉiujn restintajn sakralajn objektojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]