TikTok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TikTok
Permesilo nelibera permesilo
Retejo tiktok.com
vdr

TikTok, ankaŭ konata kiel Douyin (ĉine: 抖音 [elp. dujin]; pinjino: Dǒuyīn; laŭvorte: "vibrado") en Ĉinio, estas socireteja aplikaĵo (apo) por kundividi mallongajn videaĵojn kaj tujelsendojn. Ĝi permesas krei ĉiajn videaĵojn, pli kutime humurajn, muzik- aŭ danc-rilatajn aŭ amuzocelajn. Ĝi estas tre populara en multaj partoj de la mondo. Ĝi kununuiĝis kun la ĉina apo musical.ly la 2-an de aŭgusto 2018[1].

TikTok estis kreita en 2016, de la ĉina kompanio ByteDance. Vanessa Pappas estas la stabestro de Tiktok ekde la 27-a de aŭgusto 2020, post la demisio de Kevin A. Mayer. Je oktobro 2020, TikTok atingis du miliardojn da mondaj elŝutoj[2]. En 2020, Donald Trump minacis malpermesi la apon en Usono, krom se Mikrosofto aŭ alia "tre usona" firmao aĉetas TikTok-on[3]. Fine, federa juĝisto blokis la malpermeson[4]. La aplikaĵo estis jam malpermesita en Barato pro problemoj kun Ĉinio, kaj Pakistano blokis ĝin pro "nedecaj videoj" en marto 2021.[5][6]

La apo estas havebla en pli ol 150 landoj kaj en 75 lingvoj, ankoraŭ ne en Esperanto.

Uzantaro[redakti | redakti fonton]

Fine de 2019, la aplikaĵo havis pli ol unu miliardon da uzantoj kaj en Okcidento kaj en Oriento[7]. Oficiale ekzistas aĝo-limo de 13 jaroj, sed granda amaso da uzantoj estas ankoraŭ pli junaj ol 13 jaroj (generacio Z kaj alfa). La sveda enketo La Svedoj kaj Interreto montris en 2019, ke el svedaj junuloj inter la aĝoj 11-19, nur 27 elcentoj uzas Tiktok-on, el kiuj 9 elcentoj uzas la servon ĉiutage. Kompare, 84 elcentoj de la sama aĝ-grupo uzas Snapchat-on el kiuj 72 elcentoj eniras la servon ĉiutage. La enketo ankaŭ montris, ke pli multaj knabinoj ol knaboj uzas la apon Tiktok; 37 procentoj de la knabinoj kontraŭ 17 procentoj de la knaboj[8].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

En diversaj landoj TikTok alfrontas mezurojn de cenzuro precipe por protekti infanojn[9][10] . Kiel ĉe aliaj sociaj amaskomunikiloj, ankaŭ ĉe TikTok estas problemoj kun reguloj rilate al privateco, ciberĉikanado, rasismo, homofobio, transfobio kaj uzo de TikTok fare de infanoj. Fine de 2019, la usona armeo pripensis ĉesi la uzon de la apo ĉar ekzistas zorgoj pri la privateco de la uzantoj[11].

La 29-an de junio 2020 Barato informis, ke 59 ĉinaj aplikaĵoj, inkluzivante TikTok-on, estos blokitaj en la lando, kiel malkongruaj al la postuloj de la nacia sekureco. TikTok havas 120 milionojn da uzantoj en Barato, kiu estas sia plej granda merkato. Ĝi estis instalita en Barato 610 milionojn da fojoj — kompare al 165 milionoj en Usono. Sume, la listigitaj aplikaĵoj havas ĝis 500 milionojn da uzantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]