Universitato Károly Eszterházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Károly Eszterházy
katolika eklezia universito • publika universitatokolegio
Informoj
fondodato 1774 / 2016
fondinto(j) Károly Eszterházy vd
speco reĝa / ŝtata
Situo
Geografia situo 47° 54′ 1″ N, 20° 22′ 23″ O (mapo)47.900359720.3729403Koordinatoj: 47° 54′ 1″ N, 20° 22′ 23″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Eger
Nombroj
nombro de studentoj ĉ. 8 600
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Universitato Károly Eszterházy (Hungario)
Universitato Károly Eszterházy (Hungario)
DEC
Universitato Károly Eszterházy
Universitato Károly Eszterházy
Map
Universitato Károly Eszterházy
vdr

Universitato Károly Eszterházy [kAroj esterhAzi], (origine hungare Eszterházy Károly Egyetem) estas malnova liceo en Eger, kie studas 8600 studentoj.

Historio de la Altlernejo[redakti | redakti fonton]

Ĉefepiskopo Ferenc Barkóczy en 1761 decidis en 1761, ke la seminario en Eger estos evoluigita al simila universitato kun 3 fakultatoj (teologio, filozofio, juro), kiel Universitato en Nagyszombat establita fare de Péter Pázmány. La sekva ĉefepiskopo Károly Eszterházy aldonis medicinan (jam la kvaran) fakultaton al la koncepto, kiu ekfunkciis en 1769. Tiu medicina fakultato estis la unua en Hungario. En Eger la altnivela edukado komenciĝis en 1774 jam en nova konstruaĵo. En la sekva jaro Maria Tereza forprenis la medicinan fakultaton kaj ŝi deklaris, ke povas ekzisti nur unu universitato en Hungario. La medicina fakultato funkciis plu en Nagyszombat. Post 2 jaroj la daŭre funkcianta lernejo de Eger ricevis la rangon liceo. Ankaŭ instruadoj de filozofio kaj juro estis forprenita en 1784, eĉ post 2 jaroj la seminario estis movita al Pest (urbo). Tamen, Eszterházy neniam rezignis pri siaj planoj, en 1790 la filozofia kaj jura fakultatoj estis reinstalita, same la seminario. En 1828 ĉefepiskopo János László Pyrker establis la unuan hungaran porinstruistan edukadon en Eger, kiu aliĝis al la liceo en 1852. Ekde 1921 la iniciato de Lajos Szmrecsányi ankaŭ komerca altlernejo funkciis en la konstruaĵo.

Turo de la licea turo, kie nun situas la observatoria muzeo

La pedagogia altlernejo en Debrecen translokiĝis al Eger en 1948. En 1962 la altlernejo prenis la nomon Ho Chi Minh, fine Károly Eszterházy en 1989. En 2016 la altlernejo akiris universitatan statuson.

Konstruaĵoj de la altlernejo (pli frue foje kolegio) estas disaj tra la urbo, tamen la plej granda estas la iama baroka liceo. En la liceo funkcias ankaŭ episkopa biblioteko kaj astronomia muzeo.

Historio de la Universitato[redakti | redakti fonton]

Inter 2016 kaj 2021 aliĝis al Universitato Károly Eszterházy Fakultato Komenio de Altlernejo Eszterházy Károly.

Studentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Universitato Károly Eszterházy.

Instruistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]