Urbodomo de Hajdúszoboszló

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Hajdúszoboszló estas impona konstruaĵo en mezo de Hajdúszoboszló kontraŭ Kalvinana preĝejo (Hajdúszoboszló).

Fasado de urbodomo en Hajdúszoboszló

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli frua urbodomo en la frua 19-a jarcento jam ne estis konvena por la funkciado, ja ĝi estis kovrita per kanoj. La pli nova etaĝa urbodomo estis konstruita inter 1818 kaj 1821. La enirejo situis en la korto, sub la ŝtuparejo funkciis la malliberejo. En 1871 apude gastejo-hotelo estis konstruita, ĉar la trajno el Pest (urbo) liveris amase homojn. La nun videbla formo kreiĝis en 1896, tiam oni konstruis novan alon. En 1935 oni konstruis novan ornaman enirejon kontraŭ la preĝejo. La urbodome plene renoviĝis en la 1970-aj jaroj kaj 1998.

Vido al la urbodomo en Hajdúszoboszló

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la unuetaĝa urbodomo situas laŭ la trotuaro. Estas interese, ke la simetria fasado en 2 lokoj reliefas, ĝuste la enirejo malreliefas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.