Urbodomo de Nyíregyháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Nyíregyháza estas impona historia monumento en Nyíregyháza laŭ la ĉefplaco.

Urbodomo de Nyíregyháza

Historio[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa klasikisma urbodomo estis konstruita en 1841. Oni opinias, ke dum konstruado oni profitis ŝtonojn de la iama fortikaĵo. La nun videbla formo estiĝis en 1872. Tiam oni konstruis la etaĝon, samptempe granda parto de la klasikismo malaperis. La arkitekto estis Károly Benkó. Ĝis finkonstruo de Departementa domo (Nyíregyháza) en la urbodomo funkciis administrado de Szabolcs. En 1891 nova alo estis konstruita, poste en 1912 denove nova alo tiel, ke la U-formo estiĝis kvarangulo, sekve interna korto kreiĝis.

La urbodomo estis loko de proceso pri judo en Tiszaeszlár. Tio apartenas al la plej famaj hungaraj procesoj. En la urbodoma gastoĉambro dormis iam Kálmán Mikszáth kaj Zsigmond Móricz.

Urbodomo de Nyíregyháza

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fasado estas simetria, la meza parto estas rizalito la enirejo, pli supre teraso etendiĝas, plej supre la alta turo altiĝas. La enirejo estas rizalito kun 3 larĝaj arkadoj. Apud la enirejo estas kegeblaj memortabuloj pri la urbodomo kaj Zsigmond Móricz. Super la arkadoj en la etaĝo vasta balkono etendiĝas. En ambaŭ flankoj de la rizalito plej supre skulptaĵoj pri "Justitia" troviĝas, ĉar en la urbodomo funkciis iam ankaŭ la juĝejo. Sur la teretaĝo ankaŭ kelkaj butikoj funkcias. Malantaŭ la ĉefenirejo granda antaŭĉambro etendiĝas, kie ekspozicio pri historio de la urbodomo estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.