Vikipedio:Perfekta ĝermo de artikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vikipedia komunumo ĝojas pri ĉiu nova artikolo. Aliflanke oni konsideras, ke la uzantoj prefere trovu ion jam uzeblan kaj ne tro mallongan.

Minimumaj kriterioj por nova paĝo[redakti fonton]

Ne ekzistas tute klara difino de ĝermo; tamen pli malpli la baza kvanto por nova paĝo estas:

  • tri frazoj,
  • unu interna ligilo,
  • unu kategorio

kaj eble ligilo al alia lingvo farita per Vikidatumoj. Se artikolo enhavas nur tion kaj per tio la temo ne estas sufiĉe traktata, oni kutime nomas ĝin ĝermo. Se ĝi enhavas eĉ malpli da informoj, ĝi estas ĝermeto kaj riskas esti rapide forigita; la peto pri forigo povas veni ene de nur kelkaj horoj. Prefere enmetante novan paĝon oni do tuj zorgu pri la formala plenumo de la bazaj postuloj pri artikolo.

Valoro de ĝermoj[redakti fonton]

Ĝermoj, iam malrespekte nomataj 'stumpoj', estas de kelkaj homoj konsiderataj nigraj ŝafetoj de la Vikipedio. Iuj primokas ilin kaj faras malbonajn komentojn pri la abisma kvalito de informo havebla ĉe Vikipedio (ne konsiderante, ke vikipedio nuntempe estas neeviteble pli prave 'projekto pri enciklopedio' ol jam preta enciklopedio). Ili kutime ne konsideras, ke la frazo "X estas rivero en suda Tibeto" aŭ "Y estis kultura ministro de Islando" povas esti malgrandaj sed helpaj informoj por uzanto de vikipedio. (Kaj tiaj frazoj troviĝas amase en naciaj paperaj enciklopedioj.)

El ĝermo povas elkreski bonega artikolo. Preskaŭ ĉiuj artikoloj de Vikipedio naskiĝis malgrandaj.

Preparu la grundon por kresko[redakti fonton]

Kreante aŭ redaktante artikol-ĝermon, memoru ke ĝia valoro estas ĉefe ĝia iĝonteco, kaj ĝi kresku, se ĝi iĝos io ajn. Ne supozu ke aldonoj aŭ korektoj realiĝas per si mem. La plej bona maniero por logi la atenton de aliaj estas mem redakti la artikolon. Ja eĉ malgranda redakto aperos ĉe la paĝo de "Lastaj Ŝanĝoj" , kie multaj vikipediaj veteranoj ĝuas sekvi aktivecon, kaj helpi kiam estas laboro farota. Krome relative malgrandaj aldonoj povas havi la avantaĝon, ke vi povas unue atendi la reagon de aliaj vikipedianoj pri la nova teksto.

Vi ne devas fari egan esploradon por krei firmaĵon sur kiun aliaj konstruos entuziasme, sed vi devas esti sufiĉe pensema por aldoni viajn sciojn aŭ korekti erarojn. Laŭ proverbaj sugestoj pri Vikipedio, la artikoloj ne devas esti "perfektaj". Tamen evitu troan rapidemon; misliterumoj pro neglekto estas malĝentilaĵo, kiu ne entuziasmigos aliajn, sed male. Neniu ŝatas daŭre transpreni laboron, kiun vi mem povus fari tuj post refoja tralego.

Gvidlinioj (rekomendo)[redakti fonton]

  1. Aldonu mesaĝon "Ĉi tiu artikolo estas ĝermo." , tajpante {{Ĝermo}}! (Memoru, ke eĉ mallonga artikolo ne nepre estas ĝermo - ekzemple kiam ne ekzistas multa scio pri la temo.)
  2. Por enkonduko metu precizan difinon pri via temo!
  3. Kreu kompletajn, klarajn frazojn kun bona gramatiko!
  4. Prefere tekstu du aŭ tri frazojn anstataŭ unu konfuze longegan! (Prefere frazoj havu dek ĝis maksimume dudek vortojn por esti bone kompreneblaj.)
  5. Pripensu, ke la tekston legos plej diversaj homoj, ne nur pintinteligentaj intelektuloj de via speco! Sekve zorgu pri relative simplaj kaj ĝenerale konataj vortoj; krome eble aldonu la fakvortojn.
  6. Ne aldonu tuj troajn detalojn! Enmetu tiujn prefere en apartan alineon aŭ artikolon!
  7. Aldonu plian informon iom post iom. Klopodu esti senjuĝa kaj ĉefe ĝusta. Vi rajtas aldoni opiniojn pri la temo - sed prefere prezentu ambaŭ flankojn. Skribu interesajn aŭ gravajn faktojn pri la temo!
  8. Ligu al artikoloj, kiuj estas proksimaj al la temo de via artikolo!
  9. Enskribu la artikolon kun resumo (super la "Antaŭrigardo"-butono), kiu logos la atenton de aliaj al via ĝermo!
  10. Sentu respondecon pri via ĝermo! Se post kelkaj semajnoj neniu estos pligrandiginta vian ĝermon, tiam pligrandigu ĝin vi mem!
  11. Ne aldonu tre multajn ligojn. Ligoj estas gravaj, sed solaj ili diras malmulton pri la temo!
  12. Traserĉu la alilingvajn samtemajn artikolojn kaj transprenu bildon, kiu estu altkvalita kaj bone ilustras la esencaĵon de via artikolo! Tio eblas eĉ sen kono de la aliaj lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]