Xavier de Maistre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier de Maistre
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1763 (1763-11-08)
en Chambéry, Savojo,  Reĝlando Sardio
Morto 12-an de junio 1852 (1852-06-12) (88-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Smolenska Luterana Tombejo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Sardio vd
Subskribo Xavier de Maistre
Familio
Dinastio de Maistre (family) vd
Patro François-Xavier Maistre vd
Gefratoj Joseph de Maistre vd
Edz(in)o Sophie Zagryazhsky vd
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • militisto vd
Aktiva en FrancioNapoloSankt-Peterburgo vd
Verkado
Verkoj Vojaĝo interne de mia ĉambro ❦
Q19195643 ❦
Q19212737 ❦
Q19184082 ❦
Q19170476 ❦
Oeuvres complètes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Xavier de Maistre ([ɡzavje də mɛstʁ]; 10 Okt. 1763 – 12 Jun. 1852) estis franca militisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vojaĝo Interne de Mia Ĉambro, 1906.

De Maistre naskiĝis en 1763 en Savojo, tiam parto de la Reĝlando Sardio. Lia frato estas la filozofo Joseph de Maistre.

De Maistre servis kiel oficiro de la Sardia armeo. Same kiel lia frato, de Maistre ne amis la francan revolucion, kaj kiam Francio aneksis Savojon en 1792, li foriris kaj servis en la armeo de Rusia Imperio. Li mortis en 1852 en Sankt-Peterburgo.

Verko[redakti | redakti fonton]

De Maistre verkis franclingve. Lia plej fama verko estas la Vojaĝo Interne de Mia Ĉambro (france Voyage autour de ma chambre), eldonita en 1794., Tiu estas parodio de vojaĝorakontoj, verkita kiel aŭtobiografio de fikcia junulo malliberigita en lia ĉambro dum ses semajnoj. Ĝi estas tradukita en Esperanton de Samuel Meyer.

Jen liaj aliaj verkoj:

La Leprulo el Aosto (france Le Lépreux de la Cité d'Aoste), 1811.
La Malliberuloj de Kaŭkazio (france Les Prisonniers du Caucase, 1825.
La Juna Siberianino (france La Jeune Sibérienne), 1825.
Nokta ekspedicio interne de mia ĉambro (france Expédition nocturne autour de ma chambre), 1825. Sekvaĵo de la Vojaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Xavier de Maistre ĉe Projekto Gutenberg