Sparko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sparko (lantmova filmo)
Sparko tra la elektrodoj de sparkilo

Sparko[1] estas fajrero, kiu estiĝas inter elektrodoj apartigitaj de dielektriko, kutime gaso, sub sufiĉe alta tensio. Pro la alta tensio la gaso tra la elektrodoj estas jonigata kaj iĝas konduktanta (plasmo). Fluas kurento kaj dum la kurento fluas la plasmo ekbrilas kaj elradias lumon por tre mallonga tempo.

Ankaŭ fulmo estas sparko de grandega intenseco.

Fizika klarigo[redakti | redakti fonton]

Sparkoj daŭras malpli ol millisekundo. Dum tiu tre mallonga tempo pro la jonigo de la gaso formiĝas kanalo de plasmo, kiu ebligas kurenton inter la du antaŭe izolitaj korpoj.

Por estigi sparkon necesas, ke la elektra kampo inter la ŝargitaj korpoj superu la dielektran rigidecon de la izolanto. Por aero, ĉe atmosfera premo, la necesa valoro egalas al proksimume 3000 Voltoj por ĉiu milimetro da distanco inter la elektrodoj. Krom la premo, la valoron influas ankaŭ la humideco kaj la eventuala ĉeesto de joniganta radiado.

Praktika apliko[redakti | redakti fonton]

Sparkoj estas uzataj por ekbruligi la miksaĵojn de fuelo kaj aero, ekzemple en benzinmotoroj, kie tio okazas helpe de sparkilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1067