Akcesoraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mansako de la fama firmao Burberry,

Moda akcesoraĵo (galanterio[1] estas aro da tiaj akcesoraĵoj) estas objekto, kiu kutime kontribuas, en sekundara maniero, al la kostumo de la portanto. La esprimo venis en uzon en la 19-a jarcento. Akcesoraĵoj ofte kompletigas kostumon kaj kutime estas elektataj por specife kompletigi la aspekton de la portanto.[2]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Modaj akcesoraĵoj povas esti loze klasifikitaj en du ĝeneralajn areojn: tiuj kiuj estas portitaj kaj tiuj kiuj estas vestitaj. Tradiciaj portitaj akcesoraĵoj inkludas monujojn kaj mansakojn, ventumilojn, sunombrelojn kaj ombrelojn, bastonojn, kaj ceremoniajn glavojn. Akcesoraĵoj kiuj estas vestitaj povas inkludi jakojn, botojn kaj ŝuojn, kravatojn, zonojn kaj rimenojn, ŝelkojn, gantojn, mufojn, juvelojn, brakhorloĝojn, skarpojn, ŝalojn, skarpojn, koltukojn, ŝtrumpetojn, kaj ŝtrumpojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ReVo  galanterio en ReVo [1] Arkivigite je 2021-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (15 November 2010) The Dictionary of Fashion History. Berg. ISBN 978-1-84788-533-3.