Bereto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlanda profesoro kaj astronomo Jacobus Cornelius Kapteyn kun togo kaj bereto, 1921. Pentraĵo de Jan Pieter Veth (1864-1925)
Usona kemiisto Linus Pauling kun universitata bereto.

Bereto estas ronda plata ĉapo el drapo, uzata origine de eŭskaj kampuloj kaj poste de diverslandaj laboristoj, militistoj, policistoj. Ĝi estas kapvesto farita el difinita ŝtofo. Dum la mezepokoj ĝi estis la kutima kapvesto de la iom pli bonhavuloj. Nuntempe ĝi estas ceremonia vestmaniero en kelkaj ekleziaj kaj universitataj rondoj.

La bereto, aŭ vaskoĉapo, estas la nacia kapvesto de Francio. En multaj armeoj la bereto estas uzata kiel kapvesto.

Ruĝa bereto
Che Guevara kun bereto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]