Flanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flanela ĉemizo

Flanelo estas ŝtofo farita el malstreĉe ŝpinitaj fadenoj kiuj estas teksataj en tolo- aŭ keproteksmaniero. Plejofte ĝi estas unu- aŭ duflanke raspita kotona ŝtofo, sed ĝi ankaŭ povas esti farita el sintezaj fibroj, aŭ kunmetita en diversaj fibroj. La ŝtofo estas uzata por litaĵo kiel litotukoj kaj por piĵamoj kaj ĉemizoj.

La origino de flanelo estas Kimrio, kie ĝi estis farita ekde la 17-a jarcento.