Gastroenterologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gastroenterologio (malnovgreke γαστήρ, gaster, stomako; έντερον, enteron, "intestaro" kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") estas subfako de interna medicino. Kuracisto specialiĝinta pri tiu subfako nomatas gastroenterologiistogastroenterologo.

La gastroenterologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la digesta sistemo, do de la ezofago, stomako kaj intestaro, kaj la organoj hepato, gala veziko kaj pankreato proksime ligitaj al tiu sistemo. Specialiĝoj ene de la subfako estas la endoskopio, la hepatologio, la proktologio, kaj la gastroenterologia onkologio.

Inter la gravaj gastroenterologiaj malsanoj estas ekzemple

Granda grupo de malsanoj estas la tiel nomataj "funkciaj perturboj", kiuj kaŭzas fortajn simptomojn, sed ne troveblas senpera materia kaŭzo por la misfunkcio.