iFono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IPhone)

IFono
serio de modeloj de poŝtelefonoj vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr
la antaŭa poŝkomputilo Apple Newton (1993-98) kun operaciumo Newton OS, kaj saĝtelefono iFono kun operaciumo iOS maldekstre, por komparo de grandecoj
iPhone 15 kaj iPhone 15 Pro

iFonoangle iPhone [AJfon] estas saĝtelefono de Apple. Temas pri kombino de iPod, poŝtelefono kaj persona komputilo. La produkton Steve Jobs anoncis dum Macworld 2007. iPhone interalie enhavas la teknologiojn Bluetooth 2.0, Vifio kaj unikan patentitan tuŝekranon. La tuŝekrano estas mastrumebla pere de du fingroj samtempe, kio donas pli da eblecoj por stiri la aparaton. Per iPhone eblas interalie retpoŝti, telefoni, interretumi, vidi sian pozicion sur mapo, aŭskulti muzikon, spekti filmetojn kaj fotojn ktp. iPhone enhavas ankaŭ ciferecajn fotilojn, kaj fronte kaj poste, de 2 megarastrumeroj kiel kutime ĉe poŝtelefonoj modernaj. iPhone uzas operaciumon iOS. Ja temas pri tre limigita versio.

La enkonduko de la nova produkto okazis en Usono en la somero de 2007 kaj en Eŭropo fine de 2007. La serio iusence daŭrigas la antaŭan serion de poŝkomputiloj Apple Newton (1993-98), kiuj havis apartan operaciumon Newton OS.

Apple devigas, ke ĉiu programo por iPhone, kiu ne estas tre simpla, estu disvastigata kaj instalebla en iPhone-n nur per la propra retejo de Apple respektive per la Apple-softvaro iTunes.

  • En 2008 aperis la dua generacio de la iPhone, nomata 3G,
  • En 2009 sekvis la eĉ pli rapida versio 3GS.
  • En 2010 Apple anoncis la kvaran generacion iPhone 4,
  • En 2011 iPhone 4s kaj en 2012 iPhone 5.
  • En 2013 sekvis du modeloj: iPhone 5s kaj iPhone 5c,
  • En 2015 iPhone 6s kaj iPhone 6s Plus,
  • En 2017 iPhone 8 kaj iPhone X, kaj
  • En 2018 iPhone XR kaj iPhone XS (iOS 12.0).
  • En 2019 sekvis iPhone 11 kaj iPhone 11 Pro (iOS 13.0, vidu la esperantan filmon sube),
  • En 2020 iPhone 12 kaj iPhone 12 Pro (iOS 14.1/14.2),
  • En 2021 iPhone 13 kaj iPhone 13 Pro (iOS 15.0), kaj
  • En 2022 iPhone 14 kaj iPhone 14 Pro (iOS 16.0).
  • En 2023 iPhone 15 kaj iPhone 15 Pro (iOS 17.0)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]