Kanvaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kanvaso streĉita sur ligna kadro

Kanvaso laŭ PIV estas

  1. linakanaba tolo, tre larĝmaŝe kaj retece teksita, sur kiu oni povas fari brodaĵon aŭ punton, aŭ
  2. sammateriala tolo, streĉita sur ligna kadro, sur kiu oni faras pentraĵon.

Laŭ figurativa senco, "kanvaso" ankaŭ povas esti iu skizo aŭ la ĝeneralaj trajtoj de io.

Laŭ Francisko Azorín Kanvaso estas Lina aŭ kanaba tolo, larĝmase teksita, sur kiu oni faras brodaĵojn aŭ punton.[1] Li indikas etimologion el la latina cannabis (kanabo).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 105.
  2. Azorín, samloke.