Kompreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malvarm-kompreso

Kompreso (latine: comprimere, „kunpremi“) estas bandaĝo el unu peco da gazo, neteksaĵo, aŭ ankaŭ faldita tuko, kiu servas kiel ĉesigilo dum sangado (i. a. per premado) kaj kiel ŝirmilo de la vundo. Kompresoj ankaŭ estas uzataj por surmeti ungventon („ungventbandaĝo“). Speciala formo estas la malvarm- aŭ varmkompresoj, kiuj celas malvarmigi aŭ varmigi limigitan korpoparton, ekzemple dum muskolstreĉlezo.

La nocio „kompreso“ povas esti la tuta bandaĝo, aŭ nur la vundkovraĵo mem.