Lambastono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapo de episkopa lambastono. Irlando, 9-a jarcento
Francio, 13-a jarc.
Francio, 18-a jarc.
Ferula, Rusio, 20-a jarc.


Lambastono aksela
Lambastono kubuta

Lambastono estas medicina helpilo kiu servas al persono kun vundita kruro aŭ persono kies kruroj ne kapablas aŭ povas porti pezon. Plej ofte ĝi estas farita el aluminiaj tuboj kun teleskopecaj partoj tiel ke la alteco estu adaptebla.

Paŝtista lambastono[redakti | redakti fonton]

Ligna lambastono estis de antaŭ longe ĉefa ilo kaj simbolo de pilgrimantoj kaj paŝtistoj. Al paŝtistoj de precipe eta brutaro ĝi servis kaj al peligado de grego kaj al eventuale al defendo. Jam en malnovepoko ĝi estadis atributo de regantoj, ekzemple en Egiptio. Supre flksita lambastono estis trovita en tombo de faraono Tutanĥamono.

Diversaj formoj[redakti | redakti fonton]

  • kubuta lambastono estas la plej ofta lambastono. Preskaŭ ne eblas ion teni en la manoj dum paŝado ĉar la manoj firme devas teni la elstarantan tenilon kaj nur la suba parto de la brako estas apogita sub la kubuto en duoncirkla brakingo.

Dum paŝado ambaŭ lambastonoj estas movitaj paralele antaŭen. Kiam unu el la kruroj absolute ne povas porti pezon, la du kruroj paralele estas movitaj antaŭen kaj la tutan korpopezon ricevas la sana kruro. Kiam la vundita kruro povas porti iom da pezo, tiu kruro estas movita antaŭen kune kun la bastonoj. La persono transmetas sian pezon poste sur la lambastonojn kaj metas la sanan piedon aparte antaŭen. Tia movado jam pli similas al normala paŝado.

  • aksela lambastono, estis pli uzata antaŭe. La persono apogas sin per larĝa tenilo sub la akselo kaj bezonas malpli forte teni la mantenilon. La malavantaĝo estas pli granda premo sur la nervaro en la akselo dum paŝado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]