Malvarma barĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la intense roza koloro de malvarma barĉo. En Litovio ĝi kutime manĝatas kun varmega boligita terpomo, acida kremo kaj aneto

Malvarma barĉo estas malvarma supo el ruĝa beto, tradicie manĝata en Litovio, Latvio kaj pluraj slavaj ŝtatoj de orienta Eŭropo. Samkiel la varma supo barĉo ĝi ĉefe konsistas el ruĝa beto, sed tamen havas alian recepton ol la varma variaĵo, do ne simple estas "malvarmiĝinta barĉo".

En la diversaj landoj, en kiuj la supo tradicias, ĝi nomiĝas:

  • litove Šaltibarščiai ("ŝaltibarŝĉej")
  • latve Aukstā zupa
  • pole ChłodnikChłodnik litewski ("ĥŭodnik litevski")
  • beloruse Хaлaднiк ("ĥaladnik")
  • ruse Свекольник ("svekol'nik")
  • ukraine Холодник ("ĥolodnik")

Preparo[redakti | redakti fonton]

La preparo komenciĝas per erigo de junaj ruĝaj betoj, kiuj sekve estas boligitaj kune kun la betaj folioj. Post malvarmiĝo, la supo kutime miksiĝas kun acida kremo, acidigita lakto, kefirojogurto (laŭ regionaj preferoj). Tipe, krudaj erigitaj legomoj kiel rafanojkukumoj estas aldonataj kaj la supo fine dekoriĝas per anetopetroselo. Ofte erigitaj malmole boligitaj ovoj estas aldonitaj. La supo havas intense rozan koloron kiu varias en intenseco laŭ la interrilato inter ruĝaj betoj kaj laktoproduktoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]