Neŭralgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neŭralgio[1] estas simptomo okazigita de malsukceso ĉe la nerva sistemo konsistanta en sensa malordo aŭ forta doloro, kvankam la moviga funkcio ne estis tuŝita. Se ĝi tuŝas la periferiajn nervojn, ĝi povas okazigi suferon ĉe la zono koresponda al la koncerna nervo.

Ĉar temas pri simptomo, la diagnozo estas dekomence facila, pere de simpla observado. Tamen estas metodoj por ties konfirmo, kiel la elektromiografio, kiu estas studo de la elektra aktiveco de la nervoj. Oni devas nuligi la estadon de diabeto, artrito, sifiliso kaj vitaminmankoj, kiuj ĉiuj povas rezulti en simila simptomo. Okaze de suspekto pri multloka sklerozo oni povas fari resonancon de la encefalo. Certaj kaŭzoj povas esti tre variaj.[2]

Ĉar temas pri dolora malordo, la traktado kiu evitu la doloron estas prioritata: la tradiciaj kontraŭdoloriloj estas kutime efikaj. Foje la kuracisto povas rekomendi aliajn agentojn kiel opihavaj, antidepresiaĵoj aŭ antikonvulsiaj. Se la simptomo ne foriras, oni povas injekcii la anestezon en la nervon, aŭ parte fortranĉi per loka radiofrekvenco, varmo, globopremo aŭ injekcio de kemiaĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doloro laŭlonge de nerva irejo. NPIV Alirita la 4an de Aŭgusto 20211.
  2. Lucas, H. (1997). Enciclopedia médica de la salud. Círculo de Lectores. ISBN 84-226-6377-5.