Oletolaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viro en oletolaĵo

Oletolaĵovakstolaĵo estas la nomo por la veterezista vestaro kiu antaŭ ĉio estas uzata de fiŝistoj kaj maristoj. Ĝi ankaŭ estas la nomo de la ŝtofo el kiu oni faras la vestaron. La ŝtofon (ofte kotono) oni akvoimunigas per trempado en miksaĵo de boligita linoleo, abelvakso kaj terebintino. Post sekigo ekestas malsupla materialo el kiu oni povas fari la vestaron. Olemanteloj kaj ŝtormoĉapeloj estas la plej konataj vestoj faritaj el oletolaĵo. Depende de la uzitaj krudmaterialo oletolaĵo havas flavan ĝis malhelbruna koloron.

Nuntempe oletolaĵo en multaj aplikoj estas anstataŭita de vinilo, nilono aŭ aliaj artefaritaj ŝtofoj, plejofte kombinita kun tekstilo.